Khetsun Sangpo Rinpoche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Khetsun Sangpo Rinpoche
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1920 (1920-01-01)
Morto 6-an de decembro 2009 (2009-12-06) (89-jara)
Religio budhismo [#]
Ŝtataneco Tibeta Aŭtonoma Regiono [#]
Profesio
Okupo verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Khetsun Sangpo Rinpoche naskiĝis en centra Tibeto en 1921 el longa familio de ngakpaoj. Li lernis sutrojn kaj tantraojn ekde 1937 ĝis 1949. Post tio, li retiriĝis en montaro en fermita retiriĝejo ĝis 1955. En 1959 li ekziliĝis el Tibeto al Barato, kie li daŭrigis kaj finis sian retiriĝon dum 2 jaroj. Iam, li vojaĝis tra Japanio por instrui budhismon laŭ peto de Kyabje Dudjom Rinpoche. Denove en Barato li estris Tibetan Bibliotekon Dharamsala.

Li mem verkis multajn instruajn librojn inkluzive de Biografia Vortaro pri Tibeto kaj Tibeta Budhismo en 12 volumoj. Rinpoche nun vivas en sia monaĥejo en Sundarijal en la Katmandua Valo en Nepalo, kie li setlis laŭ peto de Kyabje Dudjom Rinpoche.

Li estas konsiderita kiel la dua plej grava kaj maljuna lamao de Tibeto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En la tibeta lingvo
  • "Biografia Vortaro pri Tibeto kaj Tibeta Budhismo" en 12 volumoj
  • Unu volumo plus 13a vol. Bazita pri la kavernoj de Dunhuang nomita "An early history of Tibet edited from the findings unearthed at the Dunhuang caves"
  • An autobiography
  • Proverbaro kaj Poemoj


En la angla lingvo
  • Tantric Practice in Nyingma tradukita de J. Hopkins, Snow Lion, 1982,1996 (pri Longchen Nyingtik Ngöndro)
  • Fundamental Mind by Mipam Rinpoche with practical commentary by Khetsun Sangpo Rinpochay, tradukita de J. Hopkins, Snow Lion, 2006.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]