Kimjongilia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Kimjongilia estas floro kiu portas la nomon de la forpasinta nord-korea ĉefo Kim Jong-il. Estas hibrido de begonio tuberosa, registrita kiel Begonio × tuberhybrida 'Kimjongilhwa'.[1] Kiam Kim Jong-il mortis en decembro de la 2011 la floro estis uzita por garni sian kadavron dum la publika elmontrado.[2] Malgraŭ lia nomo, la Kimjongilia ne estas la nacia floro de Nord-Koreio, tiu estas la magnolio.[3] Alia floro, la Kimilsungia estas orkideo nomumita omaĝe de la patro kaj antaŭulo de Kim Jong-il, Kim Il-sung.

Historio[redakti | redakti fonton]

Por memorfesti la 46an naskiĝtagon de Kim Jong-il en 1988, la japana botanikisto Kamo Mototeru kultivis novan daŭr-folian begonion nomitan "Kimjongilia" (laŭvorte "Floro de Kim Jong-il"), reprezentante la revolucian kaŭzon Ĝuĉe de la Kara Ĉefo.[4] Ĝi estis prezentita kiel "simbolo de la amikeco inter Koreio kaj Japanio".[5] La floro simbolas la saĝon, la amon, la justecon kaj la pacon. Ĝi estas elpensita por flori ĉiujare en la naskiĝtago de Kim Jong-il, la 16an de februaro.[6]

Florado[redakti | redakti fonton]

La 21an de oktobro 2008, la Centra Telegrafa Agentejo de Koreujo anoncis ke ĝi disvolviĝis plano pri konservado por ke ĝi helpual la floron teni sin dum periodoj pli longaj de tempo.[7]

Kanto[redakti | redakti fonton]

Kanto de pluraj komponistoj de Nord-Koreio, ankaŭ nomita Kimjongilia, estis skribita pri la floro:[8]

La ruĝaj floroj kiuj floras sur nia tero.
Estas kiel koroj: plenaj je amo por la ĉefo.
Niaj koroj sekvas la freŝajn burĝonojn de la Kimjongilia.
Ho! La floro de nia lojaleco!

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencioj[redakti | redakti fonton]

  1. "ABS Registered Begonias (G - O)"
  2. "Succession in North Korea: Grief and fear"
  3. "Magnolia" (enlace roto)
  4. Chong, Bong-uk (1998).
  5. Lanʹkov, Andreĭ Nikolaevich (2007).
  6. Ford, Glyn; Kwon, Soyoung (2008).
  7. "Agent for Preserving Kimjongilia Developed"
  8. Lanʹkov, 2007, p. 22.

Bilbiografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]