Kimilsungia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kimilsungia.

Kimilsungia estas hibrida orkideo de la genro Dendrobium, kiu nur en Nord-Koreio estas konata per la nomo Kimilsungia.[1] Ĝi estas klono de planto kreita en Indonezio por la kultivisto de orkideoj C. L. Bundt, kiu en 1964 registris la nomon de la grex Dendrobium Clara Bundt por ĉiuj orkideoj de la samaj devenoj, donante al ĝi la nomon de sia filino. Ĝi havas kompleksajn devenularon de orkideoj kultivitaj.[1] Oni provis registri la nomon de la grex kiel Dendrobium Kimilsungia, sed malsukcesis, ĉar ĝi estas malfrua sinonimo de la Dendrobium Clara Bundt.[1] Kiel kultivnomo (aplikas nur al parto de la grex), la ĝusta nomo estus Dendrobium Clara Bundt 'Kimilsungia'.[1] Alia nomo de la grex, Dendrobium Flor Kimilsung rilatas al plantoj rilatigita sed de malsamaj devenularoj.[1]

Alia floro, la Kimjongilia estas nomita omaĝe al la filo de Kim Il-sung, Kim Jong-il. Nek la Kimilsungia nek la Kimjongilia estas naciaj floroj de Nord-Koreio. La nacia floro de la lando estas la magnolio.[2] La viola orkideo Kimilsungia iĝis integra parto de la ĉiam ĉeestanta propagando sponsorita de la ŝtato kiu ĉirkaŭas la forpasintan ĉefon.[3]

La Registaro de Nord-Koreio diras ke la "nekomparebla naturo" de Kim Il-sung estas "plene reflektita en la senmorta floro", kiu estas "florante ĉie de la kvin kontinentoj".[4]

Nomado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la libro eldonita en Pjonjango Koreio en la 20a jarcento: Cent gravaj faktoj, Kim Il-sung vojaĝis al Indonezio por renkontiĝi kun sia samulo, Sukarno.[3] Kim estis portita en itinero al la Studĝardeno de Buitenzorg, kie:

Citaĵo
 Li haviltis antaŭ specifa floro, ties tigo kreskas rekte, ties folioj etendiĝas belege, igante ĝin aspekti alloga, kaj ties floroj rozkoloraj montras elegantecon kaj belecon; li diris ke la planto aspektis belega, parolante tre bone pri la sukceso pri la plumultigo ĝia. Sukarno diris ke la planto ankoraŭ ne estis nomumita, kaj ke li nomus ĝin laŭ Kim Il-sung. Kim Il-sung malakceptis la proponon, sed Sukarno insistis forte por ke oni respektu al Kim Il-sung, kiu havis la rajton kaj la honoron, ĉar li jam plenumis grandajn agojn favore de la homaro. 

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La planto kreskas de 30 al 70 cm (12 al 28 coloj) de alto. Ties folioj algluiĝas al la nodoj alternative kaj ĉiu tigo produktas de 3 al 15 floroj. La floroj havas tri petalojn kaj tri kalikojn kaj mezuras de 6 al 8 cm (2,4 al 3,1 coloj). Floras inter 60 kaj 90 tagoj. Kreskas pli bone en tagaj temperaturoj de 25° al 30 °C (77° al 86 ) kaj de 18° al 23 °C (64° al 73 ) dum la nokto.[5]

Jaraj festivaloj[redakti | redakti fonton]

La ekspozicioj de floroj Kimilsungia efektiviĝas ĉiujare en Pjonjango. Tradicie, la ambasadorejoj de fremdaj landoj en Nord-Koreio ĉiu prezentas sian propran bukedon de floroj en la jara ekspozicio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencioj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Soediono, Noes, Arditti, Joseph and Soediono, Rubismo.
  2. Korea Today Monthly Journal (issue 627, September 2008), cover inset
  3. 3,0 3,1 "Here's us with the Kims: North Koreans flock in their thousands to celebrate 100th anniversary of founding father's birth... with a happy snap in front of massive portrait"
  4. 4th Kimilsungia Show to be held in Pyongyang. Arkivita el la originalo je 2015-06-07. Alirita 2015-06-07.
  5. Kimjongilia. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-03-18.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pak Chun Hwa; Kim In Il, eds. (2007). (2007) Kimilsungia (PDF), Translated by Kim Kun Hui, Plant in Full Bloom 1, National Institute for Standardization. OCLC 837310890.
 (2011) Encyclopedia of Kimilsungia (PDF), Translated by An Jong Ho et al., Pyongyang: Foreign Languages Publishing House. ISBN 978-9946-0-0665-9.
la. (2011).  (2011) Encyclopedia of Kimilsungia (PDF), Translated by An Jong Ho et al., Pyongyang: Foreign Languages Publishing House. ISBN 978-9946-0-0665-9.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kategorioj:Floroj