Soekarno
Sukarno | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prezidento de Indonezio | |||||
![]() Oficiala portreto de Sukarno
| |||||
Persona informo | |||||
Sukarno | |||||
Naskonomo | Kusno Sosrodihardjo | ||||
Naskiĝo | 6-a de junio 1901 en ![]() | ||||
Morto | 21-a de junio 1970 en ![]() | ||||
Mortis pro | rena malfunkcio [#] | ||||
Tombo | Soekarno Cemetery [#] | ||||
Religio | islamo | ||||
Lingvoj | java • indonezia • nederlanda [#] | ||||
Ŝtataneco | Indonezio • Nederlanda Hindio [#] | ||||
Alma mater | Technische Hoogeschool te Bandoeng [#] | ||||
Partio | neniu | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Soekemi Sosrodihardjo [#] | ||||
Patrino | Ida Ayu Nyoman Rai [#] | ||||
Edz(in)o | Fatmawati | ||||
Infanoj | Guntur Soekarnoputra • Megawati Soekarnoputri • Taufan Sukarnoputra • Sukmawati Soekarnoputri • Guruh Sukarnoputra • Rachmawati Sukarnoputri • Bayu Sukarnoputra • Totok Suryawan • Kartika Sari Dewi Soekarno • Ayu Gembirowati [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto [#] | ||||
Aktiva dum | 1925– [#] | ||||
| |||||
| |||||
1-a Prezidento de Indonezio | |||||
Dum | 18-a de aŭgusto 1945 – 12-a de marto 1967 | ||||
Vicprezidento | Muhammad Hatta | ||||
Antaŭulo | Ofico kreita | ||||
Sekvanto | Suharto | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Soekarno naskiĝinta kiel Kusno Sosrodihardjo (la 6-a de junio 1901 - la 21-a de junio 1970) estis gvidanto de naciista movado en kaj unua prezidento de Indonezio.
Soekarno estas malnova literumo, kiun li mem uzis. En nova indonezia literumo: Sukarno. Indonezianoj ankaŭ uzas karesnomon Bung Karno, frato Karno. Foje oni donas lin unuan nomon Achmed, sed verŝajne tiu nomo estas falsaĵo; indonezianoj povas havi nur unu nomon.
Soekarno naskiĝis en Surabajo. Lia patro, Raden Soekemi Sosrodihardjo, javano, estis lernejestro. Lia patrino, Ida Ayu Nyoman Rai, estis el Bali.
Li studis arĥitekturon kaj iĝis inĝeniero. Li iĝis gvidanto de Nacia Partio de Indonezio, Partai Nasional Indonesia, en 1927. La nederlanda registaro malliberigis lin plurfoje. Dum la Dua mondmilito li kunlaboris kun la japanaj okupantoj de Nederlanda Hindio.
Post la milito li deklaris sendependecon de Indonezio je la 17-a de aŭgusto 1945 kaj iĝis prezidanto. Li teoriumis nacian ideologion de Indonezio, Pancasila. Kun Jawaharlal Nehru, kaj Gamal Abd-al Nasser, li iniciatis lanĉadon de la Senalianca Movado, kaj aranĝis la historisignifan Bandungan konferencon.