Preĝejo Helena de Konstantinopolo (Dunaföldvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa kirko Helena de Konstantinopolo
Kirko (Dunaföldvár)
Kirko (Dunaföldvár)
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunaföldvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Dunaföldvár
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17231725
Specifo
Longo 37 m (interne)
Larĝo 10 m (interne)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Helena de Konstantinopolo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en la urbo Dunaföldvár. Ĝi estas komata ankaŭ "maljuna kirko".

Historio[redakti | redakti fonton]

La nun videbla preĝejo en la 1720-aj jaroj konstruiĝis, ĉar kapacito de la alia kirko jam ne sufiĉis. En 1757 fulmo trafis la turon, la rekonstruo okazis en 1763. La sakristio estis konstruita en 1777. En 1858 pro incendio la kirko bruliĝis. En 1877 la orgeno ekfunkciis, ĝi moderniĝis en 1969. Dum la 2-a mondmilito la kirko parte detruiĝis. En 1961 la konstruaĵo estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur malalta monteto. La fasado komenciĝas kun kvadrata turo, malantaŭe la navo estas videbla. En mezo malsupre de la turo la ĉefenirejo funkcias, alia enirejo estas flanke, krome estas enirejo por la kriptoj. Interne galerio etendiĝas por la orgeno. La altara bildo estis pentrita fare de Ferenc Klimkovics.

Kermeso okazas en la 18-an de aŭgusto aŭ en la plej proksima dimanĉo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.