Preĝejo Sankta Jozefo (Mátyásföld)
Kirko Sankta Jozefo | |
---|---|
Kirko Sankta Jozefo en Mátyásföld
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, loĝkvartalo Mátyásföld |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest (departemento) |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 27 m |
Larĝo | 9 m |
Alto | 40 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita (ekstere ruĝaj brikoj) |
Ligiloj | |
Kirko Sankta Jozefo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en loĝkvartalo Mátyásföld.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 19-a jarcento la katolikoj de Mátyásföld apartenis al Csömör, depost 1926 al Cinkota. La kirko mem estis konstruita en la jaroj 1904 kaj 1905. Fervora katoliko József Paulheim estis motoro de la plena konstruado, pri li oni metis memortabulon en la preĝejo en 1921. La orgono alvenis en 1909, ĝi estis pligrandigita en 1991. Interne en 1931, 1965, 2004 okazis pentradoj. Komence oni pentris sekpentraĵojn, poste freskojn (en 1965). En 1982 kapeleto estis konstruita ĉe la sakristio. En la 1990-aj jaroj nova paroĥa domo kun aliaj ĉambroj estis konstruitaj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]Meze de la fasado estas la ĉefenirejo, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. Interne la ĉefaltaro havas 3 niĉojn, ene estas Sankta Jozefo kun Jesuo, Elizabeto de Hungario kaj Stefano la 1-a (Hungario).
Kermeso okazas en la 1-an de majo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] hungare
- video pri la kirko
- [2] Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine hungare