Saltu al enhavo

Kiwix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiwix
Lasta stabila versio 2.3.1
Programlingvo C++, JavaScript, Python, Kotlin, Swift
Permesilo Pli malgranda Ĝenerala Publika Permesilo de GNU, versio 3.0
Retejo kiwix.org/en/
vdr

Kiwix - nialingve Kivikso - estas senpaga programo uzebla per regsistemoj Vindozo, Mac, Linukso, Android kaj IOS por memorigi post densigo, la enhavon de iu ajn el la lingvaj versioj de Vikipedio kaj ankaŭ de apartaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio, t.e., momente, Vikilibroj, Vikicitaro, Vikifontaro kaj Vikivortaro. Ankaŭ eksteraj projektoj kiel la Projekto Gutenberg estas elŝuteblaj.

La esperanta versio okupas spacon de ĉirkaŭ 7 GB kun bildoj kaj ĉirkaŭ 1 GB sen bildoj (junio 2025, kun ĉirkaŭ 370 000 artikoloj).

Esperanta vikipedio por Afriko

[redakti | redakti fonton]

TEJO dum sia esplorvizito al Burundo por IJK donacis al lokaj esperantistoj komputilon kun plena versio de Vikipedio per Kiwix kaj ankaŭ WikiFundi (por senreta redaktado).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

La bazaj informoj de tiu ĉi artikolo fontas el franclingvaj artikoloj :