Klaretanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ordena signo
kirko ordena en Los-Anĝeleso, Usono

La klaretanoj (latine: Congregatio Missionariorum Filiorum Cordis Mariae; mallongigo: CMF) estas romkatolika kongregacio kiun fondis en 1849 en Katalunio sankta Antoni Maria Claret i Clarà.

Historio[redakti | redakti fonton]

Claret revenis en 1849 de la enpopolaj misioj Katalunion. En Vic li realigis sian revon kaj fondis en julio 1849 en la porpastra seminario kun kvin diocezaj pastroj (Esteban Sala, José Xifre, Domingo Fábregas, Manuel Vilaro kaj Jaime Clotet) kaj post konsento de la responsa episkopo (Llucià Casadevall i Duran) novan ordenon. Ĝin li mem estris ĝis iro al Santiago de Kubo de kies diocezo li mem estis nomumita episkopo. En 1850 li estigis ekvivalentan organizaĵon por virinoj, komence kiel sekularan instituton.

Post la ekepiskopeco de Claret en Ameriko ekordenestris Esteban Sala (ĝismorte en 1858); lia posteulo estis José Xifré (ĝis 1899). Post reveno de Claret al Hispanujo al la reĝa kortego li diversmaniere apogegis la novan ordenon. Claret ankaŭ verkis la statutojn de la ordeno kiun aprobis lia papa moŝto Pio la 9-a en 1870.

Tiutempe la kongregacio floris kaj fine de la 19-a jarcento ekzistis pli ol 60 domoj en pluraj landoj kun 1.300 ordenanoj. Ĉar Claret estos konfesprenanto kaj konsilisto de la reĝino li atingis multon por la ordeno sed ankaŭ dependigis ĝin tre de la hispana politiko. Post la revolucio de 1868 fuĝis kaj la reĝino kaj Claret disde Madrido. Tiam estiĝis multaj novaj stacioj en Suda Ameriko kaj Afriko.

Sukcesoj en la 20-a jarcento kaj daŭris kaj estis interrompitaj; dum la Hispana Enlanda Milito 271 misiistoj estis murditaj; de ili 51 estis kanonizitaj kiel martiroj de Barbastro.[1] En 1949 la komunistoj forpelis ĉiujn ordenanojn el Ĉinio.

La sanktigo de la ordenfondinto kaj la Dua Vatikana koncilio novigis kelkajn aĵojn enordenajn.

En decembro 2013 apartenis al la kongregacio 19 episkopoj, 2.155 pastroj, du diakonoj, 164 laikaj fratoj, 5553 studentoj profesfarintaj kaj 120 novicoj en 64 landoj ene de 487 komunumoj.

La klaretanoj ankaŭ tre okupiĝis pri la animzorgantoj de germanlingvanoj kiuj ekloĝis en Suda Ameriko. En 1923 estiĝis Germanlande la unua klostro en Spaichingen kie la klaretanoj ankaŭ transprenis la organizon de pilgrimadon je Dreifaltigkeitsberg (tradicio de 1415).

Sekve ekaktivis la klaretanoj en Weißenhorn, Frankfurt-Sachsenhausen, Würzburg[2] kaj en Lüdenscheid. De 2000 ili troviĝas en Mühlberg (Elbe) kie oni revivigis la monakejon de Marienstern.

Disde Germanujo estiĝis novaj stacioj en Svislando, Aŭstrujo, Polujo, Nederlando, Demokratia Respubliko Kongo, Barato kaj Srilanko.

Klaretana Familio[redakti | redakti fonton]

La t.n. Klaretana Familio estas unuiĝo de memstaraj kongregacioj kaj institutoj, ankaŭ tiaj kiuj nur agadas laŭ la spirito de Claret.[3]

Eroj de ĝi estas (i.a.):

  • la sekulara instituto Filiatio Cordimariana (de 1849; reorganizo en 1943 en Plasencia)
  • la en 1849 de Claret fondita porvira kongregacio
  • la klaretaninoj (fondo en 1855 en Kubo)[4]
  • de 1909 en Hispana Gvineo: Misiistinoj de la senmakula koro de Mario
  • en Meksiko de 1921: Misiistinoj de la Koro de Mario
  • en Vic de 1951: Misiistinoj de klaretana institucio
  • de 1958 en Londrina (Brazilo): Misiistinoj de sankta Antonio Maria Claret[5]
  • de 1983 en Villa de Leyva (Kolombio): Laika Movado Klaretana

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Martires Claretianos de Barbastro"
  2. Klaus Wittstadt: "Kirche und Staat im 20. Jahrhundert." Ĉe: Ulrich Wagner (eld.): Geschichte der Stadt Würzburg. 4 Bände, Band I-III/2, Theiss, Stuttgart 2001–2007; III/1–2: Vom Übergang an Bayern bis zum 21. Jahrhundert. 2007, ISBN 978-3-8062-1478-9, p. 453–478 kaj 1304-1305, konkrete: p. 458–463: Die Ära des Volks- und Widerstandsbischofs Matthias Ehrenfried (1924–1948). p. 458-459 kaj 462.
  3. Who are the Claretian family?
  4. claretianasrmi.org
  5. missionariesamclaret.it

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]