Klaus H. Dieckmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klaus Heinrich DIECKMANN (naskiĝis en Höxter la 16-an de januaro 1957) estas germana programisto kaj aŭtoro de planlingvo.

Diekmann studis ĉe la Universitato de Kolonjo popolan ekonomikon, sociologion, islamistikon kaj orientajn kaj aziajn lingvojn.

Li evoluigis (komence sub pseŭdonimoj kiel Henriko de Stalo kaj Molla Muhammad Selim) lingvoprojekton kaj publikigis ĝin en diversaj versioj sub diversaj nomoj:

  • Eurisch (1996)
  • Latina Nova (1999)
  • Lingua Eurana (2004)
  • Eurêsa (2014)

Li krome verkis multajn librojn, el kiu unu (publikigita en diversaj versioj) celas malbonfamigi Esperanton:

  • Esperanto - ein Desaster?: Anspruch und Wirklichkeit einer Plansprache (2010)
  • Esperanto - die missglückte Plansprache: Was Esperantisten gerne verschweigen (2014)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]