Kleiner Arbersee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kleiner Arbersee
Flosanta insulo sur Kleiner Arbersee
Flosanta insulo sur Kleiner Arbersee
lago • geotopo • cirko
Situo Orienta Bavario
Speco de la lago kaldronvala lago, glaĉer-kreita
Ĉefaj fontoj Seebach
Ĉefaj elfluoj Weißer Regen
Insuloj (flosantaj)
Areo de la baseno 2,79 km²
Landoj de la baseno Germanio
Datenoj
Koordinatoj 49° 7′ 35″ N, 13° 7′ 10″ O (mapo)49.12638888888913.119444444444919Koordinatoj: 49° 7′ 35″ N, 13° 7′ 10″ O (mapo)
Kleiner Arbersee (Bavario)
Kleiner Arbersee (Bavario)
DEC
Kleiner Arbersee
Kleiner Arbersee
Map
Kleiner Arbersee
Supermara alteco 919 m
Surfaca areo 6,36 haf5
Maksimuma longo 576 mf6
Maksimuma larĝo 195 mf7
Akva volumeno 250.000 m³dep1f8
Maksimuma profundo 12 mf10
Averaĝa profundo 2,7 mf11
pH-valoro 5,51
vdr

Kleiner Arbersee [KLAJna ARbaze:] estas lago en la bavaria komunumo Lohberg, kvin kilometrojn sude de ĝia centro. Ĝi estas unu el tri kaldron-valaj lagoj en la Bavaria arbaro (la du aliaj estas Großer Arbersee kaj Rachelsee). Tiuj lagoj ekestis pro glaĉera aktivado dum glaci-epoko.

La lagon ĉirkaŭas densa arbaro. Ĝia areo estas 9,4 ha. El la lago fluas rivereto Kleiner Regen.

La laga akvo estas tre acida: ĝia pH-valoro estas nur 4,5,[1] laŭ aliaj 5,51.[2] Tial fiŝoj ne povas vivi en ĝi.

Post la lasta glaci-epoko la lago iom post iom malgrandiĝis, sed en 1885 oni per baraĵo altigis ĝian nivelon por flose transporti lignon. Tiel la laga areo pligrandiĝis ĝis antaŭa grandeco, kaj torfaĵoj malfiksiĝis de la grundo kaj ekflosis. Tiel ekestis flosantaj insuloj, kiuj dum multaj jaroj moviĝis dise sur la lago. De kelkaj jaroj ili havas konstantan pozicion. Ilia diko atingas inter 1,5 kaj 3,5 metroj, kaj iuloke sur ili kreskas pinoj pli-ol-40-jaraj. La plej granda insulo mezuras 0,45 ha.

Ek de la 28-a de novembro 1959 la ĉirkaŭaĵo de la lago estas naturprotektejo; ĝi ampleksas 307,5 ha. La lago mem estas protektata de regulo, kiu malpermesas uzi akvoveturilojn aŭ suriri la insulojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Kleiner Arbersee kun la tri flosantaj insuloj