Kleiner Bärenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kleiner Bärenstein kaj Großer Bärenstein vidataj de Weißig

Kleiner Bärenstein estas malgranda rokoza tablomonto en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro, maldekstre de la rivero Elbo, proksime de la vilaĝoj Thürmsdorf kaj Naundorf. Malgraŭ la nomo (kiu estas tradukebla per "malgranda ursoroko") "Kleiner Bärenstein" estas pli alta (338m) ol ĝia "granda frato" Großer Bärenstein (327m).

En 2004 privatulo akiris terenon, al kiu ankaŭ apartenas ambaŭ montoj, kaj de tiam utiligas ĝin por arbara mastrumado. La vojoj kaj panoramaj punktoj estas tamen uzeblaj por la publiko.

La ebena montosupro ofertas vere pentrindan panoraman vidon al la proksimaj tablomontoj Lilienstein, Königstein, Pfaffenstein kaj Gohrisch.

La vojon sur la monton irebligis la arbaristo Wilhelm Mann en la dua duono de la 19-a jarcento . Ĉe la piedo de Kleiner Bärenstein troviĝas la kaverno "Diebshöhle".