Kleopatra (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kleopatra
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Boreo
Patrino Oritio
Gefratoj Ĥiono • Calais
Edzo/Edzino Fineo
Infanoj Pandion • Plexippus • Crambis
vdr

Kleopatra - (helene Κλεοπάτρα, latine Cleopatra) estas en la helena mitologio nomo de du virinaj figuroj.

Kleopatra - filino de Boreo[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro Boreo, dio de vento, longe svatis reĝan filinon Orition, sed ŝia patro ĉiam eviteme rifuzis lin. Fine Boreo akiris Orition perforte, forrabis ŝin kaj lokigis en lando de Kikonoj. Ili kune havis du filojn nomatajn Kalaiso kaj Zeto kaj filinojn Ĥiono kaj Kleopatra.

Dum male ŝiaj flugilhavaj fratoj famiĝis per heroaj agoj, Kleopatra fariĝis edzino de la reĝo Fineo kaj havis kun li du filojn. Sed Fineo fuĝigis ŝin, denove edziĝis kaj poste pro insistoj de sia dua edzino siajn filojn arestis en profundan prizonon kaj onidire eĉ eble blindigis ilin kaj vivantaj enterigis.

Tion aperigis ŝiaj fratoj Kalaiso kaj Zeto kiam ili alnavigis trakiajn bordojn sur ŝipo Argo, kiu sub komando de Jazono veturis por Ora ŝaffelo ĝis fora Kolĥido. En tiu ĉi haltejo la fratoj aperigis kio okazis kaj liberigis siajn kuzojn. Ili ne volis puni sian bofraton, ĉar li agis pro intrigoj de sia dua edzino.

Sed dioj Fineon punis, nome per nekvietebla malsato. Kiam ajn Fineo sidiĝis por manĝi, alflugis teruraj Harpioj, duone virinoj, duone birdoj, la manĝaĵon forvoris kaj restaĵon surfekis. Fineo jam estis nur ostoj kaj haŭto. La fratoj flugis alten, kaŝis sin malantaŭ nubo kaj kiam Harpioj proksimiĝis okazigis kontraŭ ili tiel rapidan atakon, ke Harpioj forflugis ĝis insulojn malproksime suden. La fratoj pelus ilin ankoraŭ plu, sed diino de la ĉielarko Iriso nome de dioj promesis, ke Harpioj jam neniam revenos ĉi tien. La insuloj estis nomataj Strofadoj kaj ili nomas tiel ĝis nun.

Kleopatra - edzino de Meleagro[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi Kleopatro estis filino de mesenia reĝo Idaso kaj fariĝis edzino de kalidona reĝo Meleagro. Kiam post okazaĵoj dum kalidona ĉaso Meleagro pro furiozo mortigis du fratojn de sia patrino Alteo, la patrino plenumis delongan orakolon. Ŝi bruligis lignon, kiun sortdiinoj donis al malgranda Meleagro kun promeso, ke li vivos ĝis kiam la ligno forbrulos.

Ĝuste tio okazis, kiam finbrulis la ligno sammomente mortis la heroo Meleagro. Kleopatra kaj Alteo poste memmortigis sin.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kleopatra (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.