Oritio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Flugo de Boreo kun Oritio, laŭ pentraĵo de Charles William Mitchell (1893).
.

Oritio (el la greka Ὠρείθυια, IFA [ɒrɨˈθaɪ.ə][1], «montara furiozo») estis la nomo de diversaj virinaj personoj de la helena mitologio.

Oritio, filino de Ereĥteo[redakti | redakti fonton]

Oritio estis filino de Reĝo Ereĥteo de Ateno[2] kaj lia edzino Praksiteo[3], do fratino de de la atikaj herooj Cekropso, Eŭpalamo kaj Metiono[4]. Fratinoj ŝiaj estis Prokriso, Kreŭzo kaj Ktonio[5]. Suido aldonas ankaŭ la nomojn Protogenio, Pandoro kaj Otionio, la plej maljuna, kaj asertas ke la sep princinoj ricevis kultadon en Atiko laŭ la alvoko «virgulinoj»[6]. Laŭ diversaj fontoj, pliaj figuroj de la atika mitologio aldoniĝas al la listo de la idaro de Ereĥteo, kiu varias laŭ la versioj.

La anemo Boreo, la norda vento, pasie enamiĝis al tiu ĉi princino. Unue li klopodis allogi ŝin, sed post malsukceso li decidis forrabi ŝin perforte, tial kial perforto estis natura karakterizaĵo lia[7]. Dum Oritio ludadis ĉe la bordo de la rivero Iliso[8], aŭ dum ŝi supreniris la akropolan monteton en la festo Tesmoforioj[9] la norda vento portis ŝin al la Roko de Sarpedono, proksime al rivero Ergino, en Trakio. Tie, ŝi estis ĉirkaŭita per nubo kaj seksperfortita fare de Boreo[10]. De tiam, Oritio iĝis nemortema montara nimfo kaj lia parulino, kaj kune loĝis en kaverno de Monto Hemo, en la lando de la kikonoj, ankaŭ en Trakio. Tamen, pro asocio al malvarma vento, kelkaj verkistoj lokigas ilian loĝloko en la plej norda parto de Skitio. Esĥilo verkis satiran teatraĵon titolitan Oritio, nuntempe perdita, pri tiu forrabo. Laŭ ĝi, Boreo nur forrabis Orition post rifuzo de ŝia patro edzinigi ŝin al la venta dio. Verŝajne, Ereĥteo ree prokrastis tiun geedziĝon pro la malĝojigaj memoraĵoj pri la trakia reĝo Tereo[11].

Bildigo de la forrabo de Oritio, sur apulia enoĥo (ĉ. 360 a.K. (Luvro).

Iom moke, Platono asertis ke eble ekzistis racia klarigo de la rakonto. Ŝi povintus fali el la kruta riverbordo pro ventopuŝado, kaj pro tio oni rakontis ke ŝi estis "forrabata de Boreo". Li ankaŭ menciis ke ŝia forrabo ne okazis ĉe Iliso, sed el Areopago, staranta roko proksima al la Akropolo kie oni juĝadis murdistojn[12]. Tamen, multaj fakuloj konsideras tiun aserton posta aldona gloso[13].

Ŝi naskis al Boreo du filinojn, Ĥiono kaj Kleopatro[14], kaj du filojn, Kalaizo kaj Zeto[15], konatajn kiel la boreidoj. Al tiuj ĉi lastaj kreskis flugiloj, kiaj tiuj de ilia patro, kaj kiam ili maturiĝis la boreidoj aliĝis la ekspedicion de la argonaŭtoj en serĉado de la Ora ŝaffelo[16]. Pro tio, ke Oritio loĝadis en Trakio kun sia edzo, ŝi savis sin el morto kiam ŝiaj fratinoj ĉu sinmortigis, ĉu estis oferviktimoj por ke Ateno venku militon kontraŭ Eleŭziso.

La figuro de Oritio evoluis ĝis diino pri la malvarmaj ventoj de la montaro. Tion pravigas kaj ŝia nomo kaj la patrineco de Ĥiono («neĝo»), figuro kun kiu ŝi estas ofte konfuzita. Laŭ onidiro, antaŭ la detruo de la multnombra ŝiparo de la barbaroj dum la grek-persa milito, la atenanoj konsultis orakolon, kiu konsilis ilin peti helpon «al sia bofrato». Post iom pripensi la sugeston, la atenanoj plenumis oferadojn kaj al Boreo (edzo de atena princino) kaj al Oritio mem, kaj preĝadis por ilia helpo[2].

Arta prezentado[redakti | redakti fonton]

Oritio, reĝino de la amazonoj[redakti | redakti fonton]

Oritio estis reĝino de la amazonoj, filino kaj heredinto de MartesioMarpesio[22], kvankam kelkaj versioj konsideras tiun lastan plia fratino de Oritio[23]. Ŝi reĝis kun siaj fratinoj Antiopo kaj Hipolito post la morto de sia patrino en batalado kontraŭ la barbaroj[23][24]. Tamen, Oritio ne aperas en multaj literaturaj fontoj, ĉar oni konfuzis tiun figuron kun Hipolito, kaj ofte atribuas al unu el la fratinoj prodaĵojn de la alia.

Oritio elstaris pro sia militkapablo, danke al kiu la amazonoj iĝis imperio timata kaj admirata en la tuta mondo[25][26]. Tamen, ĝuste tio kaŭzis la detruon de ilia povo, ĉar Reĝo Eŭristeo konsideris ilin nevenkeblaj kaj pro tio ordonis al Heraklo, kiel la naŭa el liaj famaj taskoj[27], alporti la zonon de la amazona reĝino[25]. Tamen, la plimulto de la version rakontas ke tiu fama zono apartenis al Hipolito[28][29]. La heroo gvidis ekspedicion de naŭ militŝipoj ĝis la teritorio de la amazonoj dum Oritio militadis kontraŭ Priamo de Trojo kaj la reĝoj de Frigio, Otreo kaj Migdono, ĉe la bordoj de la rivero Sangario. Do, Heraklo profitis ke en la amazona lando nur restis Antiopo, sole kaj senkapable sin defendi, kaj surprize okupis la marbordon de la regno. Post ĥaosa luktado en kiu mortis multaj amazonoj kiuj ne atindis ĝin, li facile kaptis Melanipon kaj Hipoliton, la fratinoj de Antiopo. Heraklo liberigis Melanipon kontraŭ la zono de la reĝino, celo de la ekspedicio. Sed Tezeo, kiu ankaŭ partoprenis tiun ekspedicion, konsideris Hipoliton milita akiro, edziĝis al ŝi kaj revenis al Ateno kun sia predo.

Oritio, laŭ bildigo de Promptuarii Iconum Insigniorum, eldonita fare de Guillaume Rouille (1530).

Kiam Oritio eksciis la malvenkon kaj forrabon de sia fratino, ŝi venĝoĵuris kaj vojaĝis al Skitio por peti helpon al Reĝo Sagillo. Laŭ onidiro, la amazonoj devenis el la skita lando, sed forlasis ĝin post mordi siajn edzojn. De tiam, ambaŭ popoloj konservis fortan rilaton, do Sagillo ne dubis sendi sian propran filon Panasogoro, kun kavaleria armeo, venĝi siajn aliancanojn. Ili kune invadis Atikon, venkis la grekojn kelkfoje, kaj eĉ okupis Atenon kaj sieĝis la Akropolon en ekspedicio konata kiel la Atika milito. Tamen, okazis disputoj inter la amazonoj kaj la skitoj, pro kiuj Panasagoro rezegnis plu luktadi kaj revenis hejmen kun sia armeo dum aŭ antaŭ grava batalo. Kaŭze de tio, la amazonoj ricevis malvenkon kvazaŭ definitivan[30].

Oritio rifuĝis en Megaro, kie li mortis pro malĝojo kaj senespero. Pro tio, ke ŝi ĵuris resti virge kaj ne havis idaron, post ŝia morto Pentesileo gvidis la amazonan armeon, kiu pleje forfuĝis al Skitio[31].

Laŭ alternativa versio, Tezeo havis en Ateno palacan gvardion de trakiaj kaj skitaj sklavoj. Oritio profitis tion kaj kunordigis sian venĝon kun la reĝoj de tiuj landoj. Ili sendis du grupojn de diplomataj heroldoj oficiale por interkonsenti solvon. Sed la unua grupo sekrete konvinkis la sklavan gvardion apogi la estontan invadon fare de Oritio, dum la dua vojaĝis al Lakonio por interkonsenti ke tiu lando ne helpos Atikon en la sekva milito, perforte laŭ kelkaj versioj[32]. Post tio, la amazona reĝino trapasis la Kimerian Bosforon kaj Danubon, kaj triumfe marŝis tra Trakio kaj Beotio ĝis sieĝo al Ateno. Ŝi kampadis kaj plenumis oferon al Areso en monteto kiu pro tio nomiĝis Areopago, laŭ tiu vesio. Tamen, Antiopo mortis en tiu lasta batalo. Oritio konstruis taŭgan tombejon por ŝi post interkonsenta traktado kun la atenanoj. Ankaŭ ŝi ricevis mortigan vundon en la posta disvolvo de la milito, kaj ricevis althonoran entombigon fare de ŝia armeo, survoje, kiam tiu lasta revenis hejmen.

Giovanni Boccaccio dediĉis ĉapitron de sia Famaj virinoj al Oritio kaj Antiopo[33].


Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Ateno kaj de la amazonoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pandiono
 
Zeŭksipo
 
 
Frazimo
 
Diogenio
 
Krejo
 
Eŭribio
 
Hiperiono
 
Tejo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Buteso
 
 
 
 
 
 
 
 
Ereĥteo
 
Praksiteo
 
 
 
 
 
Astreo
 
 
 
 
 
Eoso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Protogonio
 
 
Ktonio
 
 
 
Otionio
 
 
 
Prokriso
 
 
 
 
 
 
Tespio
 
 
Oritio
 
 
 
 
 
Boreo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Alkipo
 
Eŭpalamo
 
 
 
Meropo
 
Aglaŭro
 
 
 
Minoo
 
 
 
Megamedo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Likurgo
 
 
Hekergo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Metiaduzo
 
Kekropso
 
Pandoro
 
Ksuto
 
Kreŭzo
 
 
Sikiono
 
 
Metiono
 
 
 
 
 
 
Opiso
 
Lokso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Tio
 
Zeŭso
 
Dejono
 
Diomedo
 
 
 
 
 
 
 
Zeŭksipo
 
 
 
Buteso
 
 
 
Koroniso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pandiono
 
Oritio
 
Macedono
 
Areso
 
Kefalo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Piritoo
 
Hipodamio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Egeo
 
Etro
 
Eŭropo
 
Martesio
 
Lampeto
 
Pozidono
 
Ĥiono
 
 
Zeto
 
Kleopatro
 
Fineo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Tezeo
 
Hipolito
 
Antiopo
 
Oritio
 
Melanipo
 
Eŭmolpo
 
Kalaiso
 
 
 
Pleksipo
 
Pandiono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Hipolito
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Antaŭe:Mitaj reĝinoj de la amazonojPoste:
Martesio, Hipo kaj LampetoOritio, Hipolito kaj AntiopoPentesileo

Aliaj personoj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Krom ties, de la antaŭe priskribitaj, Oritio estis ankaŭ la nomo de la jenaj rolulinoj de la helena mitologio:

  1. Unu el la nereidinoj, la kvin-dek filinoj de Nereo kaj Doriso[34][35].
  2. Oreada nimfo de Monto Lebanono. Kun Belo, reĝo de Fenicio, ŝi estis la patrino de Tejo, reĝo de Asirio kaj patro de Smirno, la patrino de Adoniso laŭ kelkaj versioj[36].
  3. Atena princino, filino de Cekropso kaj edzino de Macedono. Kun li, ŝi estis la patrino de Eŭropo[37][38], eponimo de samnoma urbo en Macedonio[39].

Aldone, Oritio nomiĝis ankaŭ unu el la viroj kiu partoprenis la ĉason de la kalidonia apro[40].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joseph Emerson Worcester. A comprehensive dictionary of the English language. Boston, 1871, paĝ. 480, 3-a regulo, kie li notas ke la prononcado de tiaj nomoj ne devas esti ekzemple [ɒˌrɪθiˈaɪ.ə], kiel asertis John Walker en sia A key to the classical pronunciation (Londono, 1830), paĝ. 123.
  2. 2,0 2,1 Herodoto. Historioj, 7.189.
  3. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.15.1.
  4. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.196.
  5. Ovidio. Metamorfozoj, 6.679.
  6. Suido, s.v. Parthenoi.
  7. Ovidio. Metamorfozoj, 6.683.
  8. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.15.2.
  9. Robert Graves. The Greek myths, 48.a.
  10. Apolonio el Rodiso. Argonautica, 1.212.
  11. François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie, s.v. Oritia.
  12. Platono. Fedro, 229d.
  13. Traduko de Fedro fare de Fowler.
  14. Apolonio el Rodiso. Argonautica, 3.199.
  15. Simonido. Fragmento 534.
  16. Pindaro. Pitiaj odoj, 4.8.
  17. artothek.de
  18. nationalmuseum.az
  19. Walters Art Museum
  20. Art Gallery of Ontario
  21. [1]
  22. Oni ankaŭ mencias Otreron kiel patrino de Hipolito (do, ankaŭ de ŝiaj fratinoj), sed tio temas pri konfuzo, ĉar ekzistis du amazonoj kun la sama nomo kaj Otrero estis la patrino de la alia Hipolito.
  23. 23,0 23,1 Orosio. Historiae adversus paganos, 1.15.
  24. Antiopo kiel fratino de Oritio.
  25. 25,0 25,1 Justino. Epitomo pri Historio de la mondo, de Trogus Pompeius, 2.4 [2].
  26. La skitaj amazonoj, paĝ.26
  27. Higeno. Fabulae, 30.
  28. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.5.9.
  29. Amazons and the girdle of Queen Hippolyte
  30. Justino, Cornelius Nepos kaj Eŭtropio, laŭ traduko en la anglan de John Selby Watson (1853), paĝ. 21.
  31. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.28.
  32. Plutarko. Tezeo, 26.7.
  33. Giovanni Boccaccio. De mulieribus claris, paĝ. 41-45 laŭ traduko de Virginia Brown. Eld. Harvard University Press, Kambriĝo kaj Londono (2001). ISBN 0-674-01130-9
  34. Homero. Iliado, 18.
  35. Higeno. Fabulae, antaŭparolo.
  36. Antonino Liberala. Metamorfozoj, 34.
  37. Stefano el Bizanco, s.v. Eurōpos
  38. The Ancient Library - Europus
  39. Pierre Grimal. Dictionnaire de la mytologie grecque et romaine, s.v. Oritia.
  40. Ovidio. Metamorfozoj, 8.