Klepsidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Egipta klepsidro, de la epoko de Ptolemeo la 2-a, trovita en Iseo Campense (Romo).
Kopio de la akvohorloĝo de Su Song.

Akvohorloĝo estas ilo por mezuri la tempon, kiu uzas akvon kiel helpilon. La pasinta tempo estas difinita baze de la kvanto de akvo, kiu fluas de unu ujo al alia. La sama principo estas uzata ankaŭ en sablohorloĝoj. En la antikva Grekujo simpla akvohorloĝo estis nomata klepsidro (κλεψύδρα, de la greka κλέπτειν kléptein, “ŝteli”, kaj ὕδωρ hydōr, “akvo”). La klepsidro estas unu de multaj malsamaj specoj de horloĝoj kiuj estis uzitaj antaŭ oni inventis la mekanikan horloĝon. La akvo fluas regule el aŭ al difinita ujo, tio estas kie oni mezuras la pasintan tempon en gradigita ujo, kaj tiele estas du diferencaj tipoj de klepsidro laŭ la direkto de la fluo.

La klepsidroj datas el Antikva Egipto (mrḫyt) kaj estis uzataj speciale dumnokte, kiam la sunhorloĝoj perdis utilecon. La unuaj akvohorloĝoj konsistis simple el ceramika ujo kiu enhavis akvon ĝis certa nivelo, kun truo en la bazo de preciza grando por certigi la eliradon de la likvo je difinita rapido kaj tiele dum prezicigita tempo. La ujo disponis interne de kelkaj markoj, tiele ke la akvonivelo indikis la diversajn periodojn, kaj tagajn kaj noktajn.

La klepsidroj estis uzataj ankaŭ de la atenanoj por indiki la tempon asignitan al la oratoroj. Poste ili estis enkondukitaj samcele en la tribunaloj de Antikva Romo kaj en la militoj por marki la noktajn viglotempojn. La egipta akvohorloĝo, pli malpli modifita, estis plu la plej efika instrumento por mezuri la tempon dum multaj jarcentoj.