Antikva Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antikva Grekujo)
Antikva Grekio
arta stilo • antikva civilizacio • historia regiono • kultura regiono • kulturo [+]

LandoGrekio



Vikimedia Komunejo:  Ancient Greece [+]
vdr
Grekio estas ofte menciata kiel lulilo de la okcidenta civilizacio, kaj la antikva Ateno estis konsiderata ties centro. La Partenono de Ateno estas la porĉiama simbolo de la greka kulturo.
Ruinoj de Agora, fama komerca centro en la antikva Ateno. Ĉi tiu urbo estis la spirita koro de Antikva Grekio.

Antikva Grekio, aŭ Antikva Grekujo, estas la termino uzata por priskribi la greklingvan mondon dum la antikva epoko. Ĝi ampleksis pli malpli la teritorion de la nuna greka ŝtato, kaj ankaŭ la koloniajn landojn de la antikvaj grekoj: Cipron, la marbordon de la Egea Maro de la nuna Turkio (tiutempe konata kiel Ionio), Sicilion kaj sudan Italion (tiutempe nomataj "nova aŭ granda Grekio"), kaj multajn koloniojn en areoj nune konataj kiel Albanio, Bulgario, Egiptio, Francio, Libio, Rumanio, Hispanio kaj Ukrainio, respektive Rusio.

Laŭtradicie, la antikv-greka periodo komenciĝas per la dato de la unuaj Olimpiaj Ludoj en 776 a.K., sed multaj historiistoj nun etendas la daton al 1000 a.K.. La tradicia dato por la fino de la periodo estas la morto de Aleksandro la Granda en 323 a.K., alternative la integrado de Grekio en la romian imperion en 146 a.K.. La tempo inter tiuj datoj estas nomata la Helenisma periodo.

Tiuj ĉi datoj estas historiaj konvencioj. Iuj aŭtoroj traktas la Civilizacion de Antikva Grekio kiel kontinuan ĝis la apero de la kristana religio en la 3-a jarcento p.K.

Antikva Grekio estas taksata de la plejparto de la historiistoj kiel la fundamento de la Okcidenta Kulturo. La grekia kulturo estis forta influo en la Romia imperio, kiu portis version de si al multaj partoj de Eŭropo. La civilizacio de Antikva Grekio estis ege influa pri la lingvo, politiko, edukadaj sistemoj, filozofio, arto kaj arkitekturo de la moderna mondo, ĉefe dum la Renesanco de Okcidenta Eŭropo kaj denove dum variaj novklasikaj repopularigadoj en la 18-a kaj 19-a jarcentoj en Eŭropo kaj Ameriko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kontinenta eŭropa Grekio, nome origina deventero, laŭ minimuma etendo.
La greka mondo meze de la 6a jarcento a.K., laŭ preskaŭ maksimuma etendo (mankas Mezoriento).

La koncepto de «Antikva Grekio» enhavas, ekde geografia vidpunkto, aron de diversaj teritorioj unuigitaj de sama historia procezo kun bazo sur la forta ligo kiun ties popoloj kunhavis kaj la komunaj trajtoj kiujn same ili kunhavis. Ties loĝantoj aludis al tiu aro kiel Helado,[1] kaj estis la romianoj kiuj poste atribuis la nomon Grekio.[2]

La Helado havis bazon en tri grandaj regionoj, el kiuj du kontinentaj kaj, tria, insula. La kontinentaj regionoj enhavis Balkanion kaj la marbordajn terojn de Malgranda Azio (aktuala Turkio); la insula, aliflanke, inkludis la aron de insuloj de la Egea Maro (Kreto, la Dodekanezo, la Cikladoj kaj la teroj ĉe la azia marbordo).[1]

Kontinenta Eŭropa Grekio[redakti | redakti fonton]

La norda zono de la Balkana Duoninsulo, karakterizata pro alternado de altebenaĵoj kun stepoj, estis la zono de plej kontakto kun la resto de Orienta Eŭropo. Tie setlis la antikvaj Tesalio, Makedonio, Etolio, Akarnanio kaj Epiro. La centra zono, malfacile komunikita kun la menciita tra mallarĝaj ravinoj kaj tra tereno ege malregula de masivoj kaj ebenaĵoj, vidis prosperi la antikvajn regionojn de Dorujo, Focido, Beotio kaj Atiko. La suda zono, abunda el montaroj kaj grabenoj kaj komunikita kun la antaŭe menciita tra la Istmo de Korinto, enhavis siaparte la regionojn Aĥeo, Arkadio, Argolando, Lakonio kaj Mesenio.[1]

La geomorfologiaj trajtoj de tiuj zonoj favoris la diversigon de la naturaj resursoj kaj la politikan disigon, difinite de malgrandaj etendoj kaj svagaj limoj de la polisoj, same kiel la pekuliarecojn de ties ekonomioj kaj reciprokaj ligoj.[3] La regiono Atiko ĝuis el minoj de arĝento; Lakonio, Beotio kaj Eŭbeo posedis feron; tiu lasta, same, disponis el kupro, sed bezonis stanon ― por la alojo de bronzo ― el eksterlando. La regiono Makedonio, siaparte, estis riĉa en oro.[3] La abundo de argilo en la duoninsulo favoris la disvolvigon de ceramiko grandvalora, ŝlosila por la ekstera komerco; same okazis ĉe la ŝtono kaj la marmoro, abunda en tiuj rokecaj zonoj.[3]

Azia Grekio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Lidio en Malgranda Azio kaj gravaj grekaj urboj tieaj.

La koloniigo de Malgranda Azio respondis al migra premado de la eŭropaj grekoj dum la praepoko kaj ĝi limiĝis al la okupado de la marborda areo, kie distingiĝis tri grandaj regionoj: nome Eolio, Ionio y Dorujo. Eolido limis norde kun la marbordoj de la Nigra Maro kaj sude kun la elfluo de la rivero Hermo. Pli sude setlis Ionio. Dorujo situiĝis en la plej suda zono de la marbordo kaj okupis la marbordan areon de masivo malfacile atingebla, kun kruta marbordo kaj malriĉa grundo.[1]

Escepte Dorujon, kies geografiaj trajtoj negative influis en la disvolvigo de la agrikulturo kaj, male ties proksimeco kaj aliro al aliaj teroj de Oriento favoris la komercan disvolvigon de ties popoloj, la grekaj kolonioj de la azia Grekio posedis orografiajn, riverajn kaj klimatajn trajtojn favorajn al la terlaborado. Tiuj zonoj, riĉaj en riveroj kaj valoj, prospere produktis cerealojn, olivojn, vitojn kaj legomojn. Aliflanke, kelkaj el la regionoj posedis grandajn kvantojn de pinoj kaj cedroj, nepra fundamento por la ŝipkonstruado.[1]

Insula Grekio[redakti | redakti fonton]

Grekaj insularoj en la Egea Maro.

La insuloj de la Egea Maro iĝis la kontaktejoj de la greka mondo kaj funkciis kiel faciligejoj por komunikado kaj komerco. Eŭbeo, separita de mallarĝa kanalo el la orientaj marbordoj de Beotio kaj Atiko (nome la Markolo de Eŭripo), konsistis el ondecaj montetoj kun fruktodona grundo, taŭga por la agrikulturaj kultivoj, la brutobredado kaj la elfosado kaj prilaborado de la kupro. Inter la insuloj Cikladoj, siaparte, estas kelkaj de vulkana karaktero kaj aliaj de fruktodona grundo taŭga por la kultivo de citrusoj kaj vito. Kelkaj el tiuj, kiaj Paros, bazis sian ekonomion en la produktado de marmoro; Sifnos, siaflanke, estis grava centro de produktado de arĝento jam en la praepoko. El la Dodekanesoj, insularo de sudorienta Malgrandazio, menciindas Samoso kaj Ikario kiu, alterne kun montaraj terenoj kaj ebenaĵoj, pelis la produktadon de cerealoj en tiuj lastaj, same kiel de olivoj kaj vito ĉe la montetoj. La insulo Rodoso, el sama arkipelago, estis nepra skalo en la komercaj vojoj kun Egiptujo kaj Mezoriento, kaj iĝis grava komerca centro. Norde inter la insuloj de orienta Egeo, elstaris pro sia fekundeco agrikultura Ĥio kaj Lesbo.[1]

La insulo Kreto, ĉe la suda limo de la Egea Maro, karakteriziĝas per sia kruta orografio, iom simila al tiu de la suda eŭropa Grekio. Norde, etendaj ebenaĵoj ebligis la disvolvigon de la mediteranea agrikulturo; ties golfoj konstituis lokojn taŭgajn por la navigado kaj la komerca disvolvigo, same kiel por fiŝkaptado, alia el la ĉefaj aktivaĵoj por vivtenado. La montara tereno de la sudo, kaj ties arbaroj helpis la produktadon de ligno, dum makiso estis taŭga por la etenda brutobredado kaj la ĉasado (tiu lasta estis grava por la ekonomio de la neolitikaj civilizacioj). Are la etendo de la insulo, ties vario de resursoj (minaj, agrikulturaj, brutobredadaj kaj fiŝkaptadaj) kaj ties lokigo komerce strategie, ebligis civilizacion propran por tiu insulo.[1]

Granda Grekio[redakti | redakti fonton]

La Granda Grekio (greke Μεγάλη Ἑλλάς, latine Magna Graecia) estis historia regiono de antikv-grekaj kolonioj, lanĉitaj dum la antikvo (ekde la 8-a jarcento antaŭ nia erao), enteninta parte teritorion de la moderna suda Italio (Apenina duoninsulo kaj Sicilio). Ĉirkaŭ la 3-a kaj 2-a jarcentoj antaŭ nia erao estis forglutita fare de la Romia Respubliko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Originoj[redakti | redakti fonton]

La leona pordego de Mikeno

Oni supozas, ke la grekoj migris suden en la greka duoninsulo en multaj ondoj, komenciĝantaj en la fino de la 3-a jarmilo a.K., kies lasta ondo estis la doria invadado. La periodo de 1600 a.K. ĝis 1100 a.K. estas konata pro la mikenanoj kaj la regno de reĝo Agamemnono kaj la militoj kontraŭ Trojo priskribitaj en la rakontoj de Homero (nome Iliado, Odiseado). La periodo de la 11-a jarcento a.K. ĝis la 8-a jarcento a.K. estas "malluma epoko", el kiu neniuj ĉefaj tekstoj kaj nur malabundaj arkeologiaĵoj nun ekzistas. Tamen, tekstoj pri tiu epoko skribitaj de la postaj historiistoj Herodoto, Paŭzanio, Diodoro priskribas mallongajn kronologiojn kaj listojn de reĝoj por la periodo.

Ĉiu historio de Antikva Grekio bezonas zorgan atenton pri informofontoj. La tiutempaj grekaj historiistoj kaj politikaj verkistoj estis ĉiuj ĉu Atenanoj, aŭ Aten-favoraj, kaj ĉiuj estis politikaj konservativuloj. Tial, oni scias multe plie pri la historio kaj politiko de Ateno ol pri iu ajn alia urbo, kaj oni scias preskaŭ neniom pri la historioj de aliaj urboj. Krome, tiuj verkistoj fokusis pri la politika, milita kaj diplomatia historioj, kaj malatentis la ekonomian kaj socian historiojn. Ĉiuj historioj de Antikva Grekio emas montri ĉi tian neneŭtralecon.

Leviĝo de la Helenoj[redakti | redakti fonton]

En la 8-a jarcento a.K., Grekio ekemerĝis el la meza epoko, kiu sekvis la falon de la mikena civilizo. Skriba scipovo estis perdita kaj la mikena skribado forgesita, sed la grekoj adaptis la fenican alfabeton al la greka lingvo. Ekde la 8-a jarcento a.K. skribitaj restaĵoj rekomenciĝis aperi. Grekio estis dividita en multaj malgrandaj memregantaj komunumoj, (polis-ojn, formitajn de greka geografio, kie ĉiu insulo, valo, kaj ebenaĵo estas apartigita de siaj najbaroj pro la maro aŭ montaroj.

Dum Grekio pliboniĝis ekonomie, ĝia loĝantaro kreskis preter la ebleco de la manĝaĵa rimedeblo de la lando. Ekde 750 a.K., la grekoj komencis 250 jarojn da ekspansio, farante koloniojn en ĉiuj direktoj. Orienten, la Egea marbordo de Malgranda Azio estis koloniigita unue, tiam Cipro, Trakio, la Maro de Marmaro, kaj la suda marbordo de la Nigra Maro. Fine, Greka koloniado atingis sudan Ukrainion. Okcidenten la marbordoj de Albanio, Sicilio, kaj suda Italio estis koloniigitaj, poste la suda marbordo de Francio, Korsiko, kaj nordorienta aŭ suda kaj orienta Hispanio. Grekaj kolonioj ankaŭ estas trovitaj en Egiptio kaj Libio. Modernaj Sirakuzo, Napolo, Marsejlo kaj Istanbulo ĉiuj komenciĝis kiel grekaj kolonioj.

Je la komenco de la 6-a jarcento a.K. Helenio (la greka mondo) jam fariĝis kultura kaj lingva areo multe pli vasta ol la geografia areo de Grekio mem. Grekajn koloniojn ne regis politike jam iliaj fondintaj urboj, kvankam ili ofte daŭrigis religiajn kaj komercajn ligojn kun tiuj. La grekoj, kaj hejmlande, kaj transmare, sin organizis en sendependaj komunumoj, kaj la urbo (πόλις) iĝis la baza unuo de greka regado.

Ĉar koloniado devis elĉerpi la provizon de dezirinda teritorio, unue Kreto, kaj baldaŭ poste la aliaj grekaj civitoj (urboj-ŝtatoj), adoptis la formalan praktikon de pederastio, per tio klopodante trovi porĉiaman solvon de la problemo de troa loĝantaro. De siaj ritaj radikoj en hindeŭropa prahistorio, tiu praktiko fariĝis elstaraĵo, influante pedagogion, militarton kaj la socian vivon, kaj iĝis centra trajto de helena kulturo por la venontaj mil jaroj.

Militoj kontraŭ la persoj[redakti | redakti fonton]

Temistoklo

Ĉirkaŭ la jaro 500 a. K. la jonia marbordo estis sub regado de Persio. En -499 la tieaj grekaj urboj, ekzemple Mileto kaj Halikarnaso, ribelis kontraŭ la persoj kaj petis la urbojn de Grekio pri helpo. Reagis nur Ateno, sendante 20 ŝipojn, kaj Eretria, sendante kvin. La persa ŝiparo, pli multnombra, venkis la grekan; la persoj sieĝis Mileton kaj en -494 komplete detruis ĝin. Poste la persa reĝo Dario la 1-a ultimate postulis, ke la grekaj urboj helpintaj al la joniaj senkondiĉe submetu sin. Ateno rifuzis kaj petis la helpon de Sparto, sed vane.

Dario konkeris la urbeton Eretria kaj aranĝis sian armeon de 30.000 soldatoj en la ebenaĵo de Maratono, por ke lia kavalerio havu spacon por agi. La 11.000 grekoj sub la gvido de Miltiado post kelktaga atendado atakis la persojn kaj mortigis 6.000, perdante nur 200 homojn.

En 480, dek jarojn poste Kserkso la 1-a, la posteulo de Dario, atakis la grekojn per armeo tiom granda, ke oni taksis ĝin je miliono, kvankam tio ne estas vere ebla. La grekoj defendis la malvastejon de la Termopiloj, sed post tri tagoj la persoj sukcesis per sekreta vojeto ĉirkaŭiri kaj dorse ataki la grekojn kaj iri direkte al Ateno. La atenano Temistoklo komprenis, ke surtere ne eblis haltigi la malamikon, evakuis Atenon kaj kolektis ŝiparon por ataki la persojn mare. Kserkso igis bruligi Atenon, sed la greka ŝiparo kun 310 ŝipoj venkis la persan, konsistantan el 1.207, ĉe Salamis. La sekvan printempon la grekoj devigis la persojn retiriĝi kaj en 478 forpelis ilin el Sesto, ilia lasta fortikaĵo en Eŭropo.

Per tiu sukceso Ateno akiris gvidan pozicion en tiama Grekio.

La Unua interaliancana milito helena estis farita de Ateno dum 357-355 a.K. kontraŭ Ĥio, Kos kaj Rodoso, la plej potencaj membroj de la Dua atika maroligo (Dua Delosa Ligo, ekde 378).

La Dua interaliancana milito helena (alia nomo: Etolia milito) daŭris de 220-217 a.K. Ĝia kaŭzo estis la marodoj de la etoliaj liganoj en Mesenio, kiujn eĉ la je helpo vokitaj Aĥeanoj ne povis fini. Pro tio Filipo la 3-a (Macedonio) kaptis la okazon enmiksiĝi en grekiajn aferojn kaj membrigis Mesenion al la ligo dum kunveno de la Aĥea ligo en Korinto en la 220-a jaro.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Arto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Arto de Antikva Grekio kaj Arkitekturo de Antikva Grekio.
La okcidenta flanko de la Pergama Altaro laŭ rekonstruo en la Pergamo-muzeo en Berlino.

La greka arto estas la aspekto plej facile videbla de antikva Grekujo: ĝi influis la roman arton, tiun de la renesanco kaj grandan parton de la moderna kaj nuntempa artoj en la okcidenta mondo. Ĝiaj monumentoj estas admirataj de turistoj en Grekujo mem, sed ankaŭ sur la lokoj de la grekaj kolonioj en Malgrand-Azio. Ĝiaj skulptaĵoj kaj vazoj ofte havas elstaran lokon en muzeoj kaj privataj kolektoj. La Partenono kaj ĝiaj skulptitaj ornamaĵoj, la grupo de Laokoono kaj la Venkantino de Samotrako estas inter la plej konataj artaĵoj en la mondo.

Multaj artaĵoj de la greka klasiko estis dumtempe perditaj kaj poste retrovitaj per arĥeologia serĉado. Tiaj serĉadoj ofte estis faritaj de nelokaj, alilandaj teamoj, kiuj interkonsentis kun la lokaj aŭtoritatoj pri siaj rajtoj pri la trovaĵoj. Tiumaniere valoraj artaĵoj ja estis retrovitaj, sed poste forportitaj de la trovejoj. Fama ekzemplo estas la Granda Altaro de Pergamo, elfosita en Pergamo inter 1878 kaj 1886 de germanaj arĥeologoj. Laŭ interkonsentoj kun la turka registaro la altaro, pli ol 30 metrojn longa kaj larĝa, estis transportita al Berlino, kie ĝi nun estas ekspoziciata en la Pergamo-muzeo. (Kelkaj partoj, trovitaj jam antaŭ la elfosado, troviĝas aliloke.) Alexander Conze, tiam direktoro de la berlina skulptaĵa kolekto, diris, ke li bedaŭris forpreni la monumenton de ĝia hejmo, sed timis, ke alimaniere ĝi tute perdiĝos, ĉar lokanoj disvendos ĝin pece al kolektantoj.

Statuo de Hermeso portante Dionizon infanon, atribuita al Praksitelo.

La antikvgrekaj pentraĵoj estas relative raraj, almenaŭ malmultaj al ni alvenis. La grekaj pentristoj pentris precipe sur paneloj el ligno, kaj la plejn belajn laborojn oni ankoraŭ admiris je pluraj jarcentoj post ilia kreo. Tamen, multaj el tiuj pentraĵoj malaperis post la 4-a jarcento, kiam ilin oni ne plu estis protektitaj adekvate. Krom kelkaj Romiaj kopioj, ekzemple en Pompejo, rarajn vestiĝojn oni trovis en la tomboj de la reĝoj de Makedonujo, en Vergina, en Lefkadia (Makedonujo same), kaj en Kazanlako en la antikva Trakujo (nuna Bulgario).

La ekzemploj de skulptaĵoj rezistinte al la tempo estas pli oftaj, precipe la verkoj de majstroj kiel Fidio kaj Praksitelo. Tiujn artistojn kaj iliajn disĉiplojn ofte kopiis la Romanoj. Tamen la kristanoj de la 4-a kaj 5-a jarcentoj detruis paganajn idolojn pro pieco. Multajn skulptaĵojn el marmoro oni bruligis dum la Mezepoko por fari el ili kalkon kaj por rekuperi la metalon (por disfandi ĝin kaj por uzi ĝin alimaniere). La statuoj, kiuj eskapis al tiu detruo, estis protektitaj: ili estis enfositaj aŭ forgesitaj, kaj bronzaj statuoj estis perditaj mare.

Religio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Helena mitologio kaj Greka templo.
Busto de Zeŭso trovita en Otricoli Vatikanaj muzeoj.
Ruinoj de cirkla templo en Delfo parte rekonstruita en 1938.

La antikva greka religio (ankaŭ nomita mitologio) havas la apartan econ posedi nek sanktajn tekstojn, nek dogmon, nek eklezion, ĝi estas politeisma. Ritoj estis tre gravaj, persona pieco tute ne. Ekzistis tri tipoj de kultoj: publikaj, kiuj kunigis la komunumon de civitanoj de unu urbo, privataj apartenantaj al la hejma medio, kaj misteraj, kiuj promesis al inicitoj feliĉan vivon kaj transan mondon.

Estis grave, ke gasto en fremda urbo partoprenu en la ritoj pri la lokaj diaĵoj. Per tio li neniel pekis kontraŭ la hejmaj diaĵoj, sed konfirmis sian respekton al la gastigantoj.

La helena mitologio estas aro da mitoj kaj legendoj de la antikvaj grekoj, kiu temas pri iliaj diversaj dioj kaj herooj, la naturo de la mondo kaj la origino kaj signifo de ilia propra kultado kaj ritoj. Sur ĝi baziĝis la Greka religio, kiu iĝas gravega ilo por ke la fakuloj kaj esploristoj sciu pli pri la religiaj kaj politikaj institucioj de la Antikva Grekio, kaj ĝenerale, pri tiu civilizacio kaj la maniero kiel oni kreas mitojn.[4]

La greka mitologio konsistas eksplicite en vasta sortimento da rakontoj kaj implicite en figuraj artoj, kiel la pentrita ceramiko kaj votaj oferaĵoj. La helena mitaro klarigis la originon de la mondo kaj detalis la travivaĵojn de bunta aro da dioj, herooj kaj aliaj mitologiaj estaĵoj. Tiuj rakontoj estis divastigitaj per parola poezia tradicio, sed ĝi supervivis ĝis nun danke ĉefe al la greka literaturo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La plej konataj beletraj fontoj, la epopeaj poemoj Iliado kaj Odiseado, baziĝas sur la okazintaĵoj de la Troja milito. Du poemoj de la samtempulo de Homero, nome Heziodo, la Teogonio kaj Laboroj kaj tagoj, klarigas per riĉa rakontaro la originon de la mondo, la sekvadon de diaj regantoj kaj homaj epokoj, kaj la kialojn de la homaj tragedioj kaj oferaj kutimoj. Ankaŭ enhavas mitojn la Homeraj himnoj, kelkaj fragmentoj de epopeaj poemoj pri la Troja ciklo kaj de lirika poezio, la verkoj de damistoj de la 5-a jarcento a.K., kaj studoj de esploristoj kaj poetoj de la helena kaj romia tempoj, kiel Plutarko kaj Paŭzanio.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helena teatro.

La greka tragedio estas teatra ĝenro devena el la Antikva Grekio. Inspirata en la ritoj kaj religiaj ludoj faritaj kaj en Grekio kaj en Anatolio, ĝi atingis hegemonian pinton en Ateno en la 5-a jarcento a.K. La plej gravaj kaj rekonataj aŭtoroj de tragedio estis Eskilo, Sofoklo kaj Eŭripido kiu, en diversaj historiaj epokoj, pritraktis kortuŝajn temojn.

La komedioj estis ludataj je la kosto de la ŝtato kaj estis eroj de konkurenco. Ili estis agnoskitaj de la ŝtato post la tragedioj, kiuj dekomence estis ludataj de la aktoroj je propra kosto. La plej gravaj kaj rekonataj aŭtoroj de komedio estis Aristofano kaj Menandro.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Sintezo de la greka filozofio kaj Helena filozofio.

Antaŭsokrataj filozofoj estas la filozofoj kiuj vivis antaŭ Sokrato. Ili loĝis en Antikva Grekio. Ili inkluzivas ĉefajn figurojn kiaj Taleso, Alkmeono, Hipokrato, Empedoklo, kaj Demokrito.

La epoko antaŭ Sokrato[redakti | redakti fonton]
Taleso

Filozofio de la antikva Grekio estas la unua filozofio en historio de la Grekio. Elementoj de filozofio oni rigardas ĉe poemoj de Homero kaj Heziodo. La unua konata filozofo estis tamen Taleso de Mileto kiu laŭ multaj informoj fondis en Mileto skolon filozofan. Li opinis, ke ĉio estas konstruita per la akvo kaj ĉio ĝin konsistas. Li tiel komencis filozofion de la naturo. Liaj lernuloj- Anaksimandro kaj Anaksimeno disvolvis ĝin al nivelo similantan ontologion (precipe kreado de la nocio arĥe kaj senfineco). Poste Heraklito priskribis ĉiaman ŝanĝadon formigante nocion de movo. Lia kontraŭlo- Parmenido el Elajo, kreinto de la ontologio, opinis ke la movo ne ekzistas, ke ekzistas nur unua esto - la mondo- kaj malesto ne ekzistas. Li kreis do la unuan kriterion de estado de esto- kriterio de la sameco, kiu agnoskas, ke esto ne estas sama kun malesto kaj ĉio kio estas malesto simple ne ekzistas. Lia lernulo- Zenono el Elajo kreis ankaŭ unuajn paradoksojn per kiuj pruvas ke movo ne ekzistas. Grava filozofo estis ankaŭ alia filozofo de la naturo, adepto de Heraklito- Empedoklo, kiu opinis, ke mondo estis formigita de la kvar elementoj (fajro, akvo, aero, tero) kaj evoluigas per evolucio. Adepto de Parmenido kaj Zenono, monistoj - Leŭkipo - opinis, ke ekzistas nedividebla, konstruanta mondon parteto nomata atomo. Demokrito disvolvis tiun agnoskon kaj opinis, ke mondon oni povas koni nur per mema racio (raciismo), en ontologio formigis la nocion de vakuo kaj disvolvis nocion de harmonio kaj kredeble kreis estetikon. Grava filozofo estis ankaŭ Anaksagoro kiu estas opiniita kiel la unua ateisto. Neniu scias kion precize opinis pitagorismanoj sed laŭ legendo ili opinis, ke mondo oni povas priskribi kaj koni per matematiko kaj ke ekzistas reenkarniĝo.

La epoko klasika[redakti | redakti fonton]
Alegorio de la filozofio kun Sokrato kaj Platono.

La epoko klasika estas la epoko de unuaj sofistoj kiu disvolvadis filozofion de la naturo en etiko, politiko, ontologio kaj sciteorio. La unuaj sofistoj estis Protagoro kaj Gorgio. Protagoro estis kreinto de relativismo. Li mem estis ankaŭ la unua agnostikisto kaj disvolvadis scipovon de eristiko - la scipovo de sukcesa diskutado. Gorgio opinis, ke nenio ekzistas kaj ĉion oni povas envive atingi per simpla retoriko. Li estas ofte kunigata kun Friedrich Nietzsche laŭ sia filozofio similanta la nihilismon. Laŭ sofistoj ne ekzistas la vero, kion ili pruvis en paradokso de la Epimenido. Paradokso estis dissolvita per moderna filozofio analiza (Alfred Tarski). La idealo de la filozofo estiĝis tamen Sokrato. Tiu filozofo estas en ĉiuj skribaĵoj pri li priskribata kiel homo kiu demandis filozofie hazardajn Atenanojn. Oni ne povas scii kion li enfine opinis ĉar lia lernulo, Platono priskribante lin aldonis siajn opiniojn pri mondo al Sokrato. Ofte ĉia saĝo de la Sokrato estas memorigata en pensoj mi scias, ke mi nenion scias kaj la vera saĝulo estas tiu, kiu scias kion ne scias. Tamen al Platono estas atribuata filozofio pri la metafiziko. Inter multaj opinioj pri la mondo (multuloj opinias, ke Platono kreis unuan sistemon konsistantan ĉian penson en ĉia scienco kaj kulturo; tial laŭ fama frazo: ĉia filozofio estas piednoto al Platono) Platono kreis teorion de la metafiziko kie li interpretas agadon de ĉia sento kaj senco. Laŭ li Dio estas nur unua movulo (demiurgo) kiu kreas mondon per ideoj. Li kreis ankaŭ skolon filozofian nomatan Akademio. Lia lernulo, Aristotelo, kreis logikon (bedaŭrinde kun influo de la psikologismo) kaj sur ĝi li konstruis sian filozofion. Unue li okupiĝis pri sciteorio kaj eraro de la homa menso, ke trairi al teorio de la esto. Laŭ li la esto oni povas koni per kategorioj. Tiu konkretigo estas konado eston per abstrakto. Konstruata filozofio estis nekontraŭebla ĝis Koperniko. Li fondis ankaŭ sian skolon, konkurencan al Akademio, nomatan Likejono. Akademio estas hodiaŭ nomo de la universitato, Likejono estas nomo de liceo.

La epoko helena[redakti | redakti fonton]
Diogeno.

La epoko helena komencas ankoraŭ dum vivo de Aristotelo. Ĝi estas epoko de stoikoj, cinikoj, cineraikoj, epikuranoj kaj skeptikoj. Stoikismo estis kompleta sistemo filozofia kiun adeptis kaj disvolvadis Marko Aŭrelio, Zenono el Kitono, Cicerono, Seneko kaj Krizipo. Pejorative stoika homo estas tiu, kiu trankvile vivas en konscio, ke ĉio finiĝos bone. Cinikismo estas la unua filozofio nearistokrata. La plej fama fondinto, Antisteno en ontologio kreis reismon (nocio poste formigita per Tadeusz Kotarbiński). Lia plej fama lernulo- Diogeno - opiniis, ke homo vivus per pleneco de la vivo nur kiam li vivus per tio, kio estas bezonata al vivo minimale. Cinikistoj disvolvadis senkonscie socialismon kaj ofte kunigantaj estas kun filozofio de Karlo Markso. Homo cinika pejorative estas tiu, kiu ne estimas plej fundamentajn valorojn. Cineraikistoj kaj epikurikoj opinis, ke homo vivus per pleneco de la vivo nur strebante kaj atingante agrablon (hedonismo). Dum baroko kaj klasikismo novhedonistoj francaj nomiĝis libertinistoj (fama libertinisto estis Don JuanTartufo). Skeptikistoj opinis, ke nenio estas certa kaj homo povas atingi ĉioscion, klerecon nur demandante (Seksto). Finfine Plotino revenigis metafizikon de Platono en novplatonismo. En ontologio li kreis nocion de unuaĵo al kiu ĉia esto venas. Konforme kun pitagoranoj li renovigis nocion de dualismo ontologia - ekzistis laŭ li mondo spirita kaj materia. Laŭ li, homo povas koni ĉion per metafiziko.

Socio[redakti | redakti fonton]

Negra sklavo kun ligitaj manoj, Ptolemea Dinastio, Luvro.[5]

Nur la nature indiĝenaj liberaj viroj terposedantoj rajtis esti civitanoj, kaj ĝui la tutan juran protekton en urboŝtatoj (sed poste Periklo enkondukis esceptojn al la limigo por nur indiĝenoj). En plej el la urboŝtatoj, la homoj de socia gravo ne ĝuis specialajn rajtojn, diference disde Romio. Por ekxemplo, nasliĝis el certa familio kutime ne havigis specialajn privilegiojn. Foje kelkaj familioj kontrolis kelkajn publikajn religiajn funkciojn, sed tio ne havigis ajnan povon plian en la regosistemno. En Ateno, la loĝantaro dividiĝis en kvar sociaj klasoj laŭ la riĉo. La homoj povis ŝanĝi el klaso se enspezis plian monon. En Sparto, ĉiuj viroj estis egalaj civitanoj se fini edukadon. Tamen, la spartaj reĝoj, kiuj servis kiel militaj kaj religiaj estroj en la urboŝtato, venis nur el du familioj.

La sklavoj havis nek povon nek statuson. Ili havis rajton fari familion kaj esti posedantoj, sed ili ne havis politikajn rajtojn. Ĉirkaŭ la 600 a.K. la sklaveco komerca estis disvastigita en Grekio. Ĉirkaŭ la 3a jarcento a.K. la sklavoj estis triono de la totala loĝantaro en kelkaj urboŝtatoj.[6] La sklavoj ekster Sparto preskaŭ neniam ribeliĝis ĉar ili devenis el diversaj naciecoj kaj estis tro disaj kaj ili ne kapablis organiziĝi.

La plej parto el familioj havis sklavojn kiel hejmaj servistoj uax laboristoj, kaj eĉ kelkaj malriĉaj familioj povis havi kelkajn sklavojn. Ne estis rajto bati aŭ mortigi sklavojn. La posedantoj ofte promesis al siaj sklavoj liberigon future por kuraĝigi iliin al forta laboro. Diference el Romo, la ekssklavoj (nome liberigitaj sklavoj) ne iĝis civitanoj. Male ili miksiĝis al la aro de la metekoj, kiuj estis la eksterlandanoj aŭ de aliaj urboŝtatoj kiuj rajtis oficiale loĝis en la ŝtato.

Antikvaj Olimpikaj Ludoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antikvaj Olimpikaj Ludoj.

La Olimpikaj LudojOlimpiaj Ludoj (antikve-greke Ὀλύμπια Olimpia,[7][8][9][10][11][12] "nome Olimpikoj" ankaŭ antikve-greke Ὀλυμπιάς Olimpias[10][11][12][13] kaj "Olimpiado") estis serio de atletikaj konkurencoj inter reprezentantoj de urboŝtatoj kaj unu el la Tuthelenaj Ludoj de Antikva Grekio. Ili estis okazigitaj por honoro de Zeŭso, kaj la grekoj donis al ili mitologian originon. La unuaj Olimpikoj estis tradicie datitaj por la 776 a.K.[14] Ili plue okazis kiam Grekio venis sub la romia regado, ĝis la imperiestro Teodozo la 1-a nuligis ilin en 393 a.K: kiel parto de la kampanjo por trudi kristanismon kiel la ŝtata religio de Romio. La ludoj okazis ĉiun kvaran jaron, aŭ laŭ olimpiado, kio iĝis tempunuo en historiaj kronologioj.[15]

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nutrado en antikva Grekujo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Greka kuirarto.

Nutrado en antikva Grekujo karakteriziĝas per simpleco, sobreco kaj spegulas la malfacilajn kondiĉojn de la agrokulturo en la tiama Grekujo. Ĝi baziĝas sur la "mediteranea triopo"[16]: tritiko, olivoleo kaj vino.

Sciaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Vasili Vasílievich Struve, Historia de la antigua Grecia, alirita la 23an de oktobro de 2010, 1985, Sarpe, Madrid, isbn=84-7291-736-6, paĝoj 14-27.
  2. Bartolomé Pou. Notoj al la dua eldono Los nueve libros de la Historia de Herodoto, Ediciones «El ateneo», Buenos Aires
  3. 3,0 3,1 3,2 Hidalgo de la Vega, María José, Sayas Abengochea, Juan José, Roldan Hervás, José Manuel, Historia de la Grecia antigua, 1998, Ediciones Universidad de Salamanca, Salamanko, isbn=84-7481-889-3 ĉapitro Geografía de Grecia.
  4. Encyclopaedic Dictionary The Helios, 1952. Vol. Hellas, Art. Greek Mythology.
  5. Pri la sintenoj tradiciaj en la funebraj steleoj, vidu Felix M. Wassermann. "Serenity and Repose: Life and Death on Attic Tombstones", The Classical Journal, vol. 64, núm. 5, p. 198.
  6. «Slavery in ancient Greece[rompita ligilo]», en Britannica Student Encyclopædia (angle).
  7. Ὀλύμπια the Olympic games, in honour of Olympian Zeus.
  8. 15-04-16 Χαιρετισμός των Υπουργών Ν.Φίλη και Α.Μπαλτά για την Παγκόσμια Ημέρα Μνημείων και Τοποθεσιών. “Πανελλήνια συμμετοχή είχαν: τα Ολύμπια, που διεξάγονταν κάθε τέσσερα χρόνια στην Αρχαία Ολυμπία προς τιμήν του Διός,”.
  9. Francis Edward Jackson VALPY. (1832) Second Greek Delectus; or, new Analecta Minora ... With English notes, and a copious Greek and English lexicon, etc, p. 1.
  10. 10,0 10,1 (1811) Grieksch leesboek voor eerstbeginnenden: ingerigt ten dienste der Hollandsche jeugd. H.C.A. Thieme, p. 248.
  11. 11,0 11,1 Henry Cary. (1843) A Lexicon to Herodotus, Greek and English, Adapted to the Text of Grisford and Bachr. J. Vincent and, p. 279.
  12. 12,0 12,1 Fridericus Gulielmus Sturz. (1818) Etymologicum graciae linguae Gudianum et alia grammaticorum scripta e codicibus manuscriptis nunc primum edita Accedunt notae ad Aymologicion magnum ineditae E. H. Barkeri, Innr. Bekkeri, Lud. Kulencampii, Amad. Peyronialiorumque. Weigel, p. 371.
  13. Ο᾿λυμπιάς 1 pecul. fem. of Ὀλύμπιος. “1.the Olympic games, Hdt., Pind.”.
  14. History. Olympic Games. Alirita 2016-08-11.
  15. Panhellenic Games. Alirita 9a de Novembro 2016.
  16. Esprimo enkondukita de Sir Colin Renfrew en The Emergence of Civilisation: The Cyclades and the Aegean in The Third Millennium BC, 1972.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Busto de Herodoto el la romia epoko (Muzeo de la antikva Agoro de Ateno).
  • (Klasikaj historiistoj)
  • Herodoto, Historioj (Godley traduko, 1920)
    • Komentario: W.W. How, J. Wells. (1990) A commentary on Herodotus. Oxford University Press. ISBN 0-19-872139-0.
  • Tucidido, Historio de la Peloponeza Milito
  • Ksenofono, Anabasis, Hellenica
  • Plutarko, Paralelaj vivoj; Temistoklo, Aristido, Periklo, Cimono
  • Diodoro Sicilia, Historia biblioteko
  • (Pri filozofio)
  • Florencio Benítez González. Historia de la filosofía, Ediciones Quinto Sol, Textos Universitarios. Méxco, D.F., 2003.
  • Knight, Kelvin. Aristotelian Philosophy: Ethics and Politics from Aristotle to MacIntyre. ISBN 978-0-7456-1977-4
  • (Pri manĝo)
  • Marie-Claire Amouretti, Le Pain et l'huile dans la Grèce antique. De l'araire au moulin, Belles Lettres, Paris, 1989.
  • Andrew Dalby, Siren Feasts: A History of Food and Gastronomy in Greece, Routledge, 1996 ISBN 0-415-15657-2.
  • Armand Delatte, Le Cycéon, breuvage rituel des mystères d'Éleusis, Belles Lettres, Paris, 1955.
  • Marcel Détienne et Jean-Louis Vernant, La Cuisine du sacrifice en pays grec, Gallimard, coll. « Bibliothèque des histoires », Paris, 1979.
  • Robert Flacelière, La Vie quotidienne en Grèce au temps de Périclès, Hachette, 1988 (1-a eldono 1959) ISBN 2-01-005966-2.
  • Léopold Migeotte, L'Économie des cités grecques, Ellipses, coll. « Antiquité : une histoire », 2002 ISBN 2-7298-0849-3, p. 62-63.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]