Alexander Conze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alexander Conze 1831–1914).

Alexander Christian Leopold CONZE (10a de decembro 183119a de julio 1914) estis germana arkeologo kiu specializiĝis en arto de Antikva Grekio.

Li naskiĝis en Hanovro, kaj studis ĉe la Universitatoj de Göttingen kaj Berlino. En 1855 li atingis doktoriĝon en Berlino kiel studento de Eduard Gerhard. En 1863 li iĝis helpoprofesoro ĉe la Universitato de Halle,[1] kaj el 1869 al 1877, li servis kiel profesoro de arkeologio ĉe la Universitato de Vieno. En la 1870-aj jaroj, li plenumis du arkeologiajn esploradojn ĉe Samotrako (1873 kaj 1875).[2]

Alexander Conze ĉe Samotrako.

En 1877 li sukcedis al Karl Bötticher kiel direktoro de la Berlina Antikensammlung (Kolekto de Klasikaj Antikvaĵoj),[1] En 1887, li iĝis Sekretario de Germana Arkeologia Instituto.[3]

En 1878 kun la inĝeniero Carl Humann, li komencis elfosadon ĉe Pergamo en Malgranda Azio, projekto kiu daŭris ĝis 1886. Kun Wilhelm Dörpfeld, li komencis duan arkeologian elfosaĵon ĉe Pergamo en 1900. Ĉe Pergamon, Conze kaj Humann malkovris unu el la plej grandaj arkeologiaj treazoroj de la Helenisma civilizo, nome la Altaro de Pergamo, kiu nuntempe ankoraŭ hejmas ĉe la Pergamo-muzeo en Berlino.

Conze mortiĝis en Berlino.

Selektaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Bedeutung der klassischen Archäologie (La gravo de klasika arkeologio). Vieno 1869
  • Zur Geschichte der Anfänge der griechischen Kunst (Historio de la komencoj de la greka arto). Vieno 1870–1873
  • Heroen- und Göttergestalten der griechischen Künste (Herooj kaj "di-figuroj" en la grekaj artoj). Vieno 1874.
  • Römische Bildwerke einheimischer Fundorte in Österreich (Romaj verkoj loke malkovritaj en Aŭstrio). Vieno 1872–78

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Biography of Alexander Conze @ NDB/ADB Deutsche Biographie
  2. Harper's Magazine: (1889-1890), Volume 80 by Harper's Magazine Foundation
  3. Dictionary of Art Historians biography

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • "Tiu artilolo enhavas tradukitan tekston el koresponda artikolo de la Germana Vikipedio".