Universitato de Salamanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Universidad de Salamanca)
Universitato de Salamanko
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Quod natura non dat, Salmantica non præstat (latine: "Kion la naturo ne donas, la salamanka [univ-o] ne pretas doni")

Omnium scientiarum princeps Salmantica docet
La principoj de ĉiuj sciencoj estas instruitaj en Salamanca

Informoj
fondodato 1-a de januaro 1218
speco Publika
jara budĝeto 218.268.850
Situo
Geografia situo 40° 57′ 41″ N, 5° 40′ 0″ U (mapo)40.961388888889-5.6666666666667Koordinatoj: 40° 57′ 41″ N, 5° 40′ 0″ U (mapo)
lando Hispanio
urbo Salamanko
Nombroj
nombro de studentoj 30.446
nombro de kunlaborantoj 2.483
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Koimbra Grupo
• Unuiĝo de Mediteraneaj Universitatoj
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• European Campus of City‑Universities
• Konferenco de la Rektoroj de la Universitatoj de Hispanio
• Spanish Association of University Presses vd
filioj
• Complejo Asistencial Universitario de Salamanca
• Cancer Research Center
• Universidad de Salamanca, Instituto de Estudios de la Ciencia y la Tecnología vd
Universitato de Salamanko (Kastilio kaj Leono)
Universitato de Salamanko (Kastilio kaj Leono)
DEC
Universitato de Salamanko
Universitato de Salamanko
Universitato de Salamanko (Hispanio)
Universitato de Salamanko (Hispanio)
DEC
Universitato de Salamanko
Universitato de Salamanko
Map
Universitato de Salamanko
vdr

La Universitato de Salamanko aŭ en la hispana Universidad de Salamanca, situa en la urbo de Salamanko, estas la plej antikva universitato de Hispanio kiu ankoraŭ konserviĝas —ĉar la nomita Estudio General de Palencia, iom antaŭa, jam ne ekzistas aktuale— kaj unu el la plej antikvaj de Eŭropo kune kun tiuj de Bolonjo, La Sorbono de Parizo, Montpeljero, Salerno, Padovo, Oksfordo kaj Kembriĝo kaj la unua de Eŭropo kiu akiris la titolon de Universitato. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.

Elstaraj eventoj[redakti | redakti fonton]

Fasado de la Universidad de Salamanca kie unu el la multaj tradicioj estas serĉi inter la multegaj ornamaĵoj ranon sur kranio

La profesoraro de ĉi tiu Universitato pridiskutis la eblecojn de la projekto de Kristoforo Kolumbo kaj la konsekvencojn alportitajn de liaj asertoj. Post la Malkovro de Ameriko, oni pridiskutis pri la rajtoj de la tieaj indiĝenoj, kio estis revolucia en tiu epoko, sed ankaŭ tiu polemiko baziĝis sur la disputo ĉu tiuj estas veraj homoj kaj ĉu ili havas animon; oni analizis la ekonomijan procezojn unuafoje, oni disvolvigis kiel tian la jursciencon kaj estis kerno de la movado de humanismo, periodo kiam kunvivis kelkaj el la plej brilaj membroj kion oni konis kiel skolo de Salamanko. La anoj de tiu skolo renovigis la teologion, konsolidigis la bazojn de la moderna genta juro, de la internacia juro kaj de la moderna ekonomiko kaj partoprenis aktive en la Koncilio de Trento. Matematikistoj de tiu skolo studis la reformon de la kalendaro, laŭ mendo de la papo Gregorio la 13-a, kaj proponis la solvon kiun oni uzis poste. Ĉirkaŭ 1580, alvenis al Salamanko 6.500 novaj studentoj ĉiujare, el inter kiuj elektis la administrado de la hispana monarkio por funkciigi sian ŝtaton. Ankaŭ en tiu epoko estis la unuaj virinoj lernantaj en universitatoj el la mondo: Beatriz Galindo kaj Lucía de Medrano kaj tiu lasta estis eĉ la unua virino kiu profesoris en Universitato.

Altlernejoj[redakti | redakti fonton]

Aktuale la Universitato de Salamanko estas konstituita de 16 Altlernejoj (facultad) kaj 3 Superaj Lernejoj:

  • Facultad de Bellas Artes (belartoj)
  • Facultad de Biología (biologio)
  • Facultad de CC Agrarias y Ambientales (agrara kaj naturmedia sciencoj)
  • Facultad de Ciencias (scienco)
  • Facultad de Ciencias Químicas (ĥemio)
  • Facultad de Ciencias Sociales de la Universidad de Salamanca (sociaj sciencioj)
  • Facultad de Derecho (juro)
  • Facultad de Economía y Empresa (ekonomio)
  • Facultad de Educación (eduko)
  • Facultad de Farmacia (farmakologio)
  • Facultad de Filología (filologio)
  • Facultad de Filosofía (filozofio)
  • Facultad de Geografía e Historia (geografio kaj historio)
  • Facultad de Medicina (medicino)
  • Facultad de Psicología (psikologio)
  • Facultad de Traducción y Documentación (tradukado kaj dokumentado)
  • Escuela Politécnica Superior de Ávila
  • Escuela Politécnica Superior de Zamora [1]
  • Escuela Técnica Superior de Ingeniería Industrial de Béjar (industria inĝenierarto)
  • Escuela Universitaria de Educación y Turismo de Ávila (eduko kaj turismo)
  • Escuela Universitaria de Enfermería y Fisioterapia (flegado kaj fizioterapio)
  • Escuela Universitaria de Magisterio de Zamora (instruado)

Profesoroj kaj studentoj[redakti | redakti fonton]