Universitato de Salerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Salerno
publika universitato
Informoj
fondodato 1968
Situo
Geografia situo 40° 46′ 16″ N, 14° 47′ 26″ O (mapo)40.77111111111114.790555555556Koordinatoj: 40° 46′ 16″ N, 14° 47′ 26″ O (mapo)
lando Italio
adreso V. Giovanni Paolo II 132, I-84084 Fisciano
Nombroj
nombro de studentoj 33 332 vd (stato: 2021)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Netval Reto de Esploraj Universitatoj vd
filioj
• Centro Bibliotecario di Ateneo - University of Salerno vd
jura formo publika universitato vd
Universitato de Salerno (Italio)
Universitato de Salerno (Italio)
DEC
Universitato de Salerno
Universitato de Salerno
Map
Universitato de Salerno
vdr
Scienca biblioteko de UNISA
Vido de loĝejo en la universitata kampuso

La Universitato de Salerno (itale Università degli Studi di Salerno, UNISA) estas universitato situanta en Fisciano kaj en Baronissi, Italio. Ĝia ĉefa kampuso situas en Fisciano dum la fakultato de Medicino situas en Baronissi. Ĝi estas organizita en dek fakultatoj kaj pli ol 34,000 studentoj sekvas kurson en 10 fakultatoj [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La latine Schola Medica Salernitana de Salerno estis la plej grava medicina fakultato en Eŭropo inter la 10-a kaj 13-a jarcentoj. Famaj lekciistoj estis Alfano la 1-a kaj Konstantino la Afrikano, ĉi-lasta aŭtoro de la Liber Pantegni. Sekve la pliiĝon de universitataj medicinaj fakultatoj, ĝi nelonge kunfandiĝis kun la Universitato de Napolo, kiu translokiĝis al Salerno de 1253 ĝis 1258 antaŭ reveno al Napolo kaj establi sian propran medicinan fakultaton tie. Dume, la Universitato de Montpellier delokigis Salernon kiel la plej prestiĝa medicina fakultato internacie kaj ekde la 14-a jarcento ĉi-lasta ĉesis ekzisti. La moderna Universitato de Salerno spuras sian originon al la Istituto Universitario di Magistero "Giovanni Cuomo", instruista kolegio fondita en 1944 kun ĉi tiu fama kaj antikva tradicio en menso. En 1968 la instituto iĝis Ŝtata universitato, la Universitato de Salerno, kaj ĝi de tiam vidis grandan kreskon de studentaj nombroj.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Salerno ofertas gradojn en 10 fakultatoj:

  • fakultato de Arto kaj Filozofio
  • fakultato de Ekonomiko
  • fakultato de Edukado
  • fakultato de Inĝenierio
  • fakultato de Fremdlingva kaj Literaturo
  • fakultato de Juro
  • fakultato de Medicino
  • fakultato de Matematiko, Fiziko kaj Natursciencoj
  • fakultato de Apoteko
  • fakultato de Politika Scienco

La biblioteko "biblioteca Eduardo R. Caianiello " ofertas studentojn pli ol 400,000 volumojn kaj konsistigas unu el la plej gravaj kolektoj de libroj en Italio.

ICSR Mediteranea Scio[redakti | redakti fonton]

En majo 2015 la Universitato de Salerno vidis la establadon de nova esplorinstituto, la Internacia Centro por Studoj kaj Esplorado "Mediterrane Scio",  kunmetita fare de 14 esplorunuoj situantaj en universitatoj de la mediteraneaj landoj [2]. La ICSR, kiu havas sian administran oficejon ĉe la Universitato de Salerno, celas favori esploradon kaj disvastigon de scio pri la plej gravaj temoj de la Mediteranea Baseno. Tiucele ĝi publikigas la libroserion Mediterranean, Knowledge, Culture, Heritage, la Journal of Mediterranean Knowledge kaj serion de Laborpaperoj. La ICSR, krome, periode organizas naciajn kaj internaciajn konferencojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]