Saltu al enhavo

Kneževi Vinogradi

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kneževi Vinogradi
municipality of Croatia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 31300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 357  (2021) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 45′ N, 18° 44′ O (mapo)45.7518.73Koordinatoj: 45° 45′ N, 18° 44′ O (mapo) [+]
Areo 249,6 km² (24 960 ha) [+]
Kneževi Vinogradi (Kroatio)
Kneževi Vinogradi (Kroatio)
DEC
Situo de Kneževi Vinogradi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kneževi Vinogradi [+]
vdr

Kneževi Vinogradi, hungare Hercegszőlős estas vilaĝo kaj samtempe centro de municipo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja. Ankoraŭ 8 vilaĝoj apartenas al la municipo. En ambaŭ lingvoj la nomo signifas: princo-vinberejo.

La komunumo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Sombor-Beli Manastir. La lasta troviĝas 11 km-ojn for.

Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, interalie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio.