Kneževi Vinogradi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kneževi Vinogradi, hungare Hercegszőlős estas vilaĝo kaj samtempe centro de municipo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja. Ankoraŭ 8 vilaĝoj apartenas al la municipo. En ambaŭ lingvoj la nomo signifas: princo-vinberejo.

Situo

La komunumo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Sombor-Beli Manastir. La lasta troviĝas 11 km-ojn for.

Historio

Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, inter alie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio.

Vidindaĵo