Kneippbyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilao Vilaltao, domo de Pipi Ŝtrumpolonga en la kinejaj filmoj pri ŝi

Kneippbyn estas banurbo en la svedia insulo kaj provinco Gotlando, kiu evoluis al turisma loko. La vilaĝo situas ĉe la okcidenta marbordo de Gotlando proksimume 3 kilometrojn sude de Visby. Aparte konata la loko estas por vilao, kiu en la kinejaj kaj televidaj filmoj pri Pipi Ŝtrumpolonga laŭ la porinfanaj romanoj de Astrid Lindgren servis kiel la domo de Pipi, nomata Vilao Vilaltao. Ĉirkaŭ la fama domo ekestis amuzparko pri Pipi kaj la aliaj temoj de la internacie konataj romanoj de Astrid Lindgren.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo Kneippbyn, "Kneipp-vilaĝo", devenas de la germana pastro kaj naturkuracisto Sebastian Kneipp, kiu fine de la 19-a jarcento forte diskonatigis kaj disvastigis tiutempe alternativajn kuracmetodojn per interalie pli da movado kaj la apliko de forte diferencaj temperaturoj de akvo kaj aero. En 1907 la sveda kuracisto Kallenberg en la areo de la posta vilaĝo aĉetis terenon por kreo de banurbo laŭ gvidlinioj de Kneipp, sekve la loko estis baptita Kneippbyn. Meze de la 1960-aj jaroj la loko transformiĝis al moderna turisma libertempejo. Tiun evoluon interalie subtenis la uzo de vilaĝa vilao kiel domo de la infanliteratura heroino Pipi Ŝtrumpolonga en la kinejaj filmoj de Olle Hellbom pri ŝiaj aventuroj.

la enirejo de la banurbo

Nun Kneippbyn estas unu el la plej famaj turistaj ejoj sur la insulo. Estas hoteloj, gastejoj, apartamentaroj, terenoj por moveblaj domoj kaj kvin-stela tendumejo. La areo havas ambaŭ someran libertempan parkon kaj grandan naĝejaron. En la libertempa parko ekzistas karuseloj, veturejoj de benzinaj kaj elektraj aŭtoj, "moviĝantaj kasteloj", aventura golfejo kaj pli; en la naĝejaro troveblas interalie ok basenoj kaj dek ses grandaj tubaj akvoglitejoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]