Vilao Vilaltao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vilao Vilaltao (svede Villa Villekulla) estas vilao en la infana libro "Pipi Ŝtrumpolonga" de Astrid Lindgren. Pipi vivas en tiu vilao kune kun sia ĉevalo kaj sia simio. Proksime de la vilao troviĝas limonadarbo.

la filma Vilao Vilaltao

La Vilao Vilaltao de la filmo kun Inger Nilsson troviĝas en la okcidento de la insulo Gotlando, kie ĝi nuntempe partoprenas al la libertempa parko Kneippbyn, dum la filma limonadarbo estas maljuna ulmo antaŭ la gepatra domo de Astrid Lindgren en Vimmerby.