Koňákov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri urba parto de Český Těšín. Eble vi serĉas: Koniaków – municipo en pola parto de Teŝinio.
Koňákov
germane Koniakau, pole Koniaków
vilaĝo
Koňákov el nordo
Oficiala nomo: Koňákov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Český Těšín
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Subbeskida montetaro
Domoj 99 2010
Situo Koňákov
 - koordinatoj 49° 44′ 13″ N 18° 33′ 14″ O / 49.73694 °N, 18.55389 °O / 49.73694; 18.55389 (mapo)
Katastro 3,06 km² (306 ha) Koňákov
Loĝantaro 356 (2021)
Denseco 116,34 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 62
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Koňákov
Portalo pri Ĉeĥio

Koňákov (pole Koniaków, germane Koniakau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Český Těšín en distrikto Karviná. Ĝi troviĝas proksimume 4,5 km okcidente de Český Těšín. En la jaro 2010 ĉi tie estis registritaj 99 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 356 loĝantoj.

Koňákov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,06 km².

Tragedio en kapelo en Koňákov[redakti | redakti fonton]

Estis la 17-an de majo 1906 kaj estis okazanta la sepulto de bienulo Michal Farny. La funebra ceremonio estis preparanta sin por foriri el la domo de la mortinto al la evangelia tombejo en Koňákov, kiam nubaro antaŭsignis ŝtormon. La funebran ceremonion de preskaŭ 100 homoj atingis survoje pluvo kaj tial ili klopodis kiel eble plej rapide veni en la tombejan kapelon sur monteto supre de la vilaĝo. Ĉiuj klopodis eniri la kapelon kaj trovi tiel kaŝejon antaŭ la pluvo, sed ne al ĉiuj tio sukcesis. Loka instruisto interesiĝis pri tio, ĉu la kapelo havas fulmoŝirmilon, kiam ricevinte nean respondon li klopodis devigi la ceterajn, por ke ili forlasu la kapelon, sed neniu volis iri eksteren en la pluvon. Antaŭsento de la instruisto plenumiĝis kaj la kapelon sur la monteto kun kvanto da feraj elementoj trafis globa fulmo. Surloke estis tuj mortigitaj 13 homoj kaj pluaj dekoj da homoj estis vunditaj kaj traŭmatigitaj. Tiu ĉi tragedia evento ne havas en Teŝinio analogion.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869290
1880289
1890274
1900279
1910285
1921242
JaroLoĝantoj
1930280
1950280
1961272
1970253
1980223
1991222
JaroLoĝantoj
2001228
2011291
2021356

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]