Dentego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kojndento)
elefanto kun dentegoj

Dentegoj (aŭ pikdentoj) estas fortaj, senradikaj tiel daŭrekreskantaj dentoj en la supra makzelo de certaj mamuloj. Tiuj dentoj kreskas grandaj, ekster la buŝon de la besto. Tiuj dentoj laŭ tipo povas estis tranĉodento kaj ankaŭ kojno.

Dentegoj troviĝas ekz. ĉe la elefantoj kaj ĉe ties formortintaj parencoj (mamuto, mastodonto ktp.), la dentoj estas ekstreme longegaj incizivoj de la supra makzelo (ĉe mastodontoj eĉ el la suba makzelo). La plej granda dentego de elefanto longis 3,51 m. Ankaŭ la longa dentego de narvalo estas transformiĝinta incizivo. Male al tiu, la dentego de rosmaro formiĝas el la supra kojno. Oni ofte nomas la kojnodentojn de la aproj aŭ la plilongiĝintajn kojnojn de akva kapreolo kiel dentegojn.

vidu: eburo