Koktelsaŭco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
koktelsaŭco

koktelsaŭcoj estas malvarmaj spicsaŭcoj servataj en eŭropstilaj pladoj al malvarmaj viando, birdaĵo, fiŝaĵo ktp. Oni ankaŭ ŝatas tiujn saŭcojn por spici rostitaĵon.

La recepto baziĝas sur majonezo kun aldono de diversaj dolĉaj, acidaj, spicaj kaj amaraj ingrediencoj. La gusto estu dolĉeta ĝis pikanta. Tipa koktelsaŭco ekzemple estas farita el majonezo, keĉupotomata pasto, kreno, mustardo, Madejra vino kaj kromaj spicaĵoj kaj spicherboj. Alia varianto por kokaĵo enhavas krom majonezo blanka vino, ananasa- kaj citrona suko, tabaskosaŭco kaj spicoj kiel zingibro kaj kareo.