Kolegio Sankta Paŭlo (Makao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolegio Sankta Paŭlo
lerneja instituto
Informoj
fondodato 1594
Situo
lando Ĉinio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
vdr

La Altlernejo de St. Paul de Makao (portugale Colégio de São Paulo; ĉine 聖保祿學院) ankaŭ konata kiel Altlernejo de Madre de Deus[1] (latine por Dipatrino (Mater Dei)) estis universitato fondita en 1594 en Makao de jezuitoj ĉe la servo de la portugaloj sub la traktato Padroado. Ĝi estis la unua eŭrop-tipa universitato en Orienta Azio [2].

La universitato estis establita kun papa aprobo la 1an de decembro 1594 kaj daŭris ĝis 1762, kiam la jezuitoj, kiuj prizorgis ĝin, estis subpremitaj kiel religia ordeno.

La antaŭinstitucio de la kolegio kreskis kiel origine tre modesta lernejo. Ĝi estis la regiona gvidanto de la jezuitoj, Patro Alessandro Valignano, kiu, post interkonsiliĝo kun la jezuitoj kiuj estis misiistoj en Japanio en 1592, prenis la iniciaton por la establado de la kolegio kaj por ĝi havi universitatan statuson. Lia primara celo estis havi institucion en Orientazio kiu povis trejni japanajn pastrojn kaj prepari eŭropajn pastrojn por pastra ministerio en Japanio. Makao estis pli sekura loko ol Japanio, kie oni sentis malpli certan pri la bonvolo de la alternaj regantoj al la misio. Sed la universitata kolegio ankaŭ servis similan funkcion por la ĉina misio de la jezuitoj [3].

Post kiam Japanio estis fermita al kristanaj misioj kelkajn jarojn poste, la universitata kolegio iĝis pli ekskluzive orientita al la bezonoj de la ĉina misio. Sed ĝi ankaŭ havus ian signifon por Koreio [4].

Granda nombro da la eŭropaj jezuitoj kiuj estis senditaj al Ĉinio restis en Makao kaj kompletigis siajn preparojn por laboro en Ĉinio en la universitata kolegio. Pli ol 200 jezuitoj, t.e. pli ol 42% de ĉiuj 467 jezuitoj en Ĉinio en la koncerna periodo, estis formitaj por sia misia laboro en la kolegio [5].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Witek, John W., Michel Reis, Colégio Universitário de S. Paulo (Macau). (1999) Religion and culture: an international symposium commemorating the fourth centenary of the University College of St. Paul, Macau, 28 November to 1 December 1994. Instituto Cultural de Macau. ISBN 978-972-35-0235-0.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Trudy Ring, International Dictionary of Historic Places -Asia and Oceania: eds.: Paul E. Schellinger ; Robert M. Salkin, p.544
  2. Bray, Mark, Ramsey Koo, Education and society in Hong Kong and Macao: comparative perspectives on continuity and change, Springer Science & Business Media, 2005, (ISBN 1-4020-3405-9), p.114
  3. John W. Witek, S.J.: «With a View towards Japan: Alessandro Valignano and the Opening of the College in Macau», i John W. Witek (red.): Religion and Culture: An International Symposium Commemorating The Fourth Centenary of the University College of St. Paul – Macau, 28 November to 1 December 1994, Macau: Instituto Cultural de Macau, 1999, s. 51-68
  4. Juan Ruiz-de-Medina, S.J.: «Korean Catholics as seen from Macau, 1566-1784», i John W. Witek (red.): Religion and Culture: An International Symposium Commemorating The Fourth Centenary of the University College of St. Paul – Macau, 28 November to 1 December 1994, Macau: Instituto Cultural de Macau, 1999, s. 303-317
  5. Huang Qichen: «The First University in Macau: The Colégio de São Paulo», i John W. Witek (red.): Religion and Culture: An International Symposium Commemorating The Fourth Centenary of the University College of St. Paul – Macau, 28 November to 1 December 1994, Macau: Instituto Cultural de Macau, 1999, s. 249-269