Saltu al enhavo

Kolegio de Sankta Kruco (Tlatelolco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ruinoj de aztekaj temploj, Jakobo-kirko kaj iama monaĥeja zono de la kolegio de Tlatelolco

Kolegio de Sankta Kruco (hispane: Colegio de la Santa Cruz de Tlatelolko) en Tlatelolko (kvartalo de Meksikurbo) estis en la jarcentoj 16-a kaj 17-a la pinta klerigejo por junaj nobelaj aztekoj. Ĉe la kolegio sub la estrado de franciskanoj docentis depost 1536 i.a. Bernardino de Sahagún, Andrés de Olmos kaj Alonso de Molina.

En niaj tagoj la komplekso estas parto de la Placo de Tri Kulturoj (Plaza de las Tres Culturas) kaj ŝatata ekskursocelo de meksikanoj kaj fremdlandanoj. Komence de la 20-a jarcento troviĝis norde de la kirko stacidomo kiun oni, kiam estis konstruata la metroo de Meksikurbo en la 1960-aj jaroj, lokis iom pli ueste subteren.

Post la konkero de Tenochtitlán fare de trupoj de Hernán Cortés necesis kompleta novkonstruo de la ĉefurbo. Kultura vivo tiam pli multis en la randoj, kaj inter tiuj zonoj plej gravis la 2 kilometrojn fora, norda areo de Tlatelolko. Jam en la 1527 estiĝis ĉi tie la unua preĝejo. Fruis ankaŭ la instruado de la latina lingvo por junaj lokaj nobeloj sed baldaŭ senteblis la neceso de taŭga organizo kaj starigo de propra instruigejo. En letero de 1533 adresita al lia reĝa moŝto Karlo la 1-a petis episkopo Ramírez de Fuenleal pri permeso utiligi parton de la porreĝaj impostoj/rekoltoj por pagi instruistojn kaj vartadi lernantojn. Ĉefcelo evidentiĝis la lerno de fundamentoj de la kristana kredo por havigi novajn studentojn de teologio kaj pastrojn. Ĉar pere de aŭtoktonoj, oni opiniis, kristanigo de la indianoj pli efikus kaj rapidus. Jam en 1546 la institucion manaĝeris lokuloj. Malsanoj tamen ne malofte neniigis la fulmajn sukcesojn tiel ke intertempe instruado tute ĉesis. Ofte oni restartigi volis kun ŝanĝiĝantaj sukcesoj; en 1728 la tuto fiaskis ankaŭ ekonomie.

longa navo kaj apsido de la kirko
portala zono de la monaĥejo

Preĝejo kaj konvento

[redakti | redakti fonton]

La nuna konstruaĵo datumas de la 1570-aj jaroj; ĝi estas el neŝmiritaj brikŝtonoj, dume la du renesancaj portaloj estas sabloŝtonaj. Indas kompari la ejon al fortikaĵo kun alte situtantaj fenestroj, imponaj okcidentaj turoj kaj kreneloj. La interno estas ununava kaj helblue farbita. Kupole supre de la transepto estas pentraĵoj kun la kvar evangeliistoj.

La sudan parton de la preĝejo kovras komplete la iama klostra kaj edukada teritorio de la kolegio. La flavaj ejoj estas el la malfrua 16-a jarcento (aŭ komenciĝanta 17-a): belegis enireja zono kaj nepucita fasado el Tezontle-ŝtonoj kaj grejso kun kvinarka ekstera galerio. Interne estas granda via crucis kun flankaj salonoj; supre troviĝis la loĝejoj kaj dormejoj por la studentoj. Meze de la 19-a jarcento la tuto profaniĝis por servi i.a. kiel soldata prizono. Nur depost 1944 restartis liturgiaĵoj kaj ree respondecis la franciskanoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
19.450888888889-99.136694444444