Kolombianoj
Kolombianoj estas multetna hispanoparolanta popolo en Sudameriko nome en Kolombio. Kolombianoj estas laŭ religio ĉefe romkatolikoj kaj estas mikso de eŭropanoj, afrikanoj, mezorientanoj kaj indianoj.
Demografio
Kun proksimume 43.6 milionoj da homoj en 2006,[1] Kolombio estas la dua plej loĝata lando el Sudameriko, post Brazilo.
Movoj el ruraj al urbaj areoj estis tre fortaj meze de la 20a jarcento, sed ekde tiam malpliiĝis. La urba populacio pliiĝis el 31% de la totala populacio en 1938, al 57% en 1951 kaj ĉirkaŭ 70% ĉirkaŭ 1990. Nune la nombro estas ĉirkaŭ 77%. Tridek urboj havas populacion de 100,000 aŭ plie. La naŭ orientaj departamentoj de malaltaj teroj, konstituas ĉirkaŭ 54% de la kolombia teritorio, havas malpli ol 3% de la populacio kaj densecon de malpli ol unu persono por km². La totala populacio de Kolombio en 2015 estas ĉirkaŭkalkulita por pli ol 52 milionoj.[2]