Kolos Vaszary
| Kolos Vaszary | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| kardinalo | |||||
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Vaszary Ferenc | ||||
| Naskiĝo | 12-an de februaro 1832 en Keszthely | ||||
| Morto | 3-an de septembro 1915 (83-jaraĝa) en Balatonfüred | ||||
| Tombo | Keszthely vd | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Lingvoj | hungara • latina • germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Parencoj | János Vaszary vd | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | monaĥo • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo • ĉefepiskopo vd | ||||
| Laborkampo | kristana teologio • katolika eklezio • mecenatismo • kristanismo • historia scienco • historio • eduko vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kolos VASZARY [koloŝ vasari], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vaszary Kolos aŭ pli komplete Vaszary Kolos Ferenc estis hungara pastro, benediktana monaĥo, ĉefabato, ĉefepiskopo, kardinalo, primaso, instruisto, historiisto, membro (direktora en 1894) de Hungara Scienca Akademio.
Kolos Vaszary [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1832 en Keszthely. Li mortis la 3-an de septembro 1915 en Balatonfüred.

Biografio
[redakti | redakti fonton]Kolos Vaszary frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al benediktanoj kaj li lernis teologion en Pannonhalma. Inter 1854-1856 li instruis en Komárom. En 1855 li pastriĝis, sed li daŭris la instruadon en Pápa, poste en Esztergom. Ekde 1869 li estis direktoro de gimnazio en Győr. En 1885 li estis elektita ĉefabato de Pannonhalma. En tiu periodo li establis diversajn ekleziajn kaj pedagogiajn konstruaĵojn. En 1891 li estis elektita primaso, tiutempe li fondis hospitalon kaj strebis por ponto en Esztergom. Depost 1912 li rezignis kaj okupiĝis nur pri la historio. Li ricevis premiojn inter 1884-1892.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Történelem rövid vázlatban, alsóbb osztályok számára (1869) - historia lernolibro plurfoje eldonita
- Történelmi atlasz (Historia atlaso), (1873)
- Adatok az 1825-iki országgyűlés történetéhez (Datenoj al historio de la parlamentaj kunsidoj okazintaj en 1825), (1883)
- Történelmi életrajzok (Historiaj biografioj), (1892), kun bildoj de János Vaszary
- Vaszary Kolos beszédei (Paroladoj de Kolos Vaszary), (1909)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- strateto en Balatonfüred
- strato en Keszthely
- malsanulejo en Esztergom
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero V kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto (la teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio


