Kolosa ordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolosa ordo en la fasado de la Baziliko Sankta Petro, Romo.

Kolosa ordogiganta ordo estas arkitektura ordo kiu etendas sin en pluraj niveloj de alto aŭ etaĝoj, kaj en kiu la kolonojpilieroj trairas almenaŭ du etaĝojn. Samtempe, pli malgrandaj ordoj povas estis disvolvigitaj en arkaroj aŭ kadroj de fenestroj kaj pordoj ene de la etaĝoj kiuj estas enhavataj de la kolosa ordo.

Tiu dispono aperis timide dum la 15-a jarcento, kaj disvolviĝis je la alveno de la renesanco. La unua ekzemplo de kolosa ordo estis ideita de Filippo Brunelleschi ĉirkaŭ 1440 por la fasado de la Palaco de la Gelfoj, en Florenco, kaj tiu estis nefinita. Unua ekzemplo de tiu stilo aperis el 1472 ĉe la baziliko de Sankta Andreo de Mantovo, dezajnita de Alberti. De la dezajnoj fare de Rafaelo por sia propra palaco en Romo sur insulo ŝajne ĉiuj fasadoj devis havi kolosan ordon de pilieroj kiuj estus starigitaj almenaŭ du etaĝojn ĝis la kompleta alto de la ĉefa etaĝo piano nobile. Ŝajne li faris tion en la du jaroj antaŭ sia morto en 1520, kio lasis en nur projekto la edificon.[1]​ Ĝi estis disvolvigita de Mikelanĝelo en la palaco de la Konservistoj de la monteto Kapitolino en Romo (1564-1568), kie li kombinis gigantajn pilastrojn de korinta ordo kun malgrandaj ionikaj kolonoj kiuj enkadrigis la fenestrojn de la supra etaĝo kaj flankigis la aperturojn de la teretaĝo.

Tamen estis en Francio kun la apero de la Grand style, nome la oficiala stilo de la reĝaj edificoj de Ludoviko la 14-a, kiam ĝi ricevis sian konsekron. La orienta fasado de la Luvro karakterizita ankaŭ per aliaj stilaj elementoj kiel siaj tri etaĝoj, siaj tri elstaraj korpusoj inspiritaj en Pierre Lescot (1515-1578) kaj sia ebena kovraĵo iĝas elstara ekzemplo reprenita post tio en la konstruado de multaj aliaj palacoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roger Jones kaj Nicholas Penny, Raphael, pp 224-226, Yale, 1983, ISBN 0-300-03061-4