Leone Battista Alberti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leono Baptisto Alberti
(1404-1472)
humanista italicus
humanista italicus
Persona informo
Naskiĝo 14-a de februaro 1404
en Ĝenovo, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 25-a de aprilo 1472
en Romo, Flago-de-Italio.svg Italio
Lingvoj latina lingvoitala lingvo [#]
Alma mater Universitato de Bolonjo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Leono Baptisto Alberti (1404-1472) (naskiĝis en Ĝenovo, en la 14-a de februaro 1404 - mortis en Romo, en la 25-a de aprilo 1472) estis itala humanisto, arkitekto, poeto, lingvisto, filozofo kaj ĉifrosciencisto. Dank'al la multaj sferoj de agadoj, al kiuj li sin dediĉis, li personigis la universalan homon, tio estas, la klera humanisto, lerta pri sennombraj kampoj de aktiveco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo legitima de ekzilito en Ĝenovo, kaj apartenis al familio de komercistoj. Siajn unuajn studojn pri beletro li faris en Venecio kaj pli malfrue li iris al Padovo, kie li vizitadis la humanisman lernejon de Gasparino Barzizza kaj studis la latinan kaj eble la grekan. Post la morto de sia patro, en 1421, li dumtempe ekloĝis en Padovo, kie li vivis momentojn de granda malfacileco, konfliktante kun sia parencaro, dezirantaj nek agnoski liajn priheredajn rajtojn nek helpi lin rilate al liaj studoj. En 1428, li diplomiĝis pri Juro en la Universitato de Bolonjo. Lia prijura kariero mallongiĝis dank'al malsano kiu kaŭzis al li partan perdon de memorkapablo. Do, liaj interesoj modifiĝis al scienco kaj arto. Atenta leganto de Vitruvio, li verkis la faman traktaton "De re aedificatoria", kiu publikiĝis postmorte, prenante kiel bazo la arton de la antikveco. Alberti enamikiĝis kun multaj gravaj intelektuloj, tiel kiel Paolo dal Pozzo Toscanelli (1397-1482) kaj Tommaso Parentuccelli, la estonta papo Nikolao la 5-a.

Estis bonega liaj konceptoj pri dezajno kaj projekto. Al li oni ŝuldas la fasadon de la preĝejo de Sankta Maria Novella kaj la Palacon Rucellai[1], en Florenco; la Templon Malatestanon[2][3], en Rimini. Al la preĝejo de Sankta Francisko, li kreis fasadon laŭ la formo de triumfa arko.

Li famiĝis dank'al sia frazo: "Verko estos kompleta nur tiam, kiam nenion oni povos aldoni, depreni aŭ ŝanĝi, male ĝi plimalboniĝos".

Inter 1432 kaj 1434 li vivis en Romo, kaj pli malfrue en Florenco, Bolonjo, Mantovo kaj Ferrara kie li aktivis kiel arkitekto. Post 1443, li restis pli da tempo en Romo, kie li koncentris siajn studojn sur la klasika legato de la urbo, kies rezultoj estis prikribitaj en lia verko "Descriptio urbis Roma"[4]. Li fariĝis asistanto de la papo Nikolao la 5-a, al kiu li konsilis rilate al sennombraj projektoj, same kiel la dezajno pri reformo de la preĝejo de Sankta Stefano Ronda[5] kaj novaj skemaj desegnaĵoj por la Vatikano.

En 1452, li finis, en Romo, sian ĉefan teorian verkon "De re aedificatoria libri decem"[6], la unua granda traktato pri moderna konstruarto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

angla frontispico de la verko
De Re Aedificatoria (1452)
  • Apologhi ed elogi
  • Cena Familiaris
  • De Amore
  • De equo animante (Il cavallo vivo)
  • De Iciarchia
  • De Componendis Cifris
  • Deifira
  • De lunularum quadratura
  • De pictura
  • De Porcaria coniuratione
  • De re aedificatoria
  • De statua
  • Descriptio Urbis Romae
  • Ecatonfilea
  • Elementi di Pittura
  • Epistola consolatoria
  • Grammatica della lingua toscana(Grammatichetta vaticana)
  • Intercoenales
  • Istorietta amorosa fra Leonora de' Bardi e Ippolito Bondelmonti
  • Quattro libri della famiglia
  • Ludi mathematici
  • Momo o del principe
  • Naufragus
  • Philodoxeos fabula
  • Profugiorum ab ærumna libri III
  • Sentenze pitagoriche
  • Sofrona
  • Theogenius
  • Uxoria
  • Villa

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Palaco Ruccellai
  2. Templo Malatestano
  3. Sigismondo Pandolfo Malatesta: Enciclopedia Italiana
  4. Priskribo de la urbo Romo.
  5. itale: Santo Stefano Rotondo.
  6. Dek libroj pri arkitekturo.
  7. Enciclopedia Italiana
  8. Enciclopedia Italiana



Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj