Leon Battista Alberti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leon Battista Alberti
(1404-1472)
humanista italicus
humanista italicus
Persona informo
Leon Battista Alberti
Naskonomo Leon Battista degli Alberti
Naskiĝo 14-a de februaro 1404
en Ĝenovo,  Italio
Morto 25-a de aprilo 1472
en Romo,  Italio
Tombo Baziliko Santa Croce vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Italoj vd
Lingvoj italalatina vd
Ŝtataneco Ĝenova Respubliko vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo filozofolingvisto • kriptologo • poeto • arkitekto • arkitektura teoriisto • muzika teoriisto • muzikologo • skulptistoverkisto • medalisto • pentristo • matematikisto • dramaturgoorgenistosciencistoartisto • artoteoriisto • humanisto • oficisto • sportisto vd
Laborkampo pentradoteorio de artoarkitekturo • historia konstruaĵo • humanismoRenesancoskulptartoĉifradoEklezia juro vd
Aktiva en PadovoRomoFlorencoFerraraFlorencoRomoRomoFlorencoBolonjoPadovo vd
Aktiva dum 1419–1472 vd
Verkado
Verkoj Baziliko de Sankta Andreo ❦
San Sebastiano ❦
De pictura ❦
Apologi centum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leon Battista Alberti (naskiĝis en Ĝenovo, je la 14-a de februaro 1404 - mortis en Romo, je la 25-a de aprilo 1472) estis itala humanisto, arkitekto, poeto, lingvisto, filozofo, artoteoristo kaj ĉifrosciencisto. Dank al la multaj sferoj de agadoj, al kiuj li sin dediĉis, li personigis la universalan homon, tio estas, la klera humanisto, lerta pri sennombraj kampoj de aktiveco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo legitima de ekzilito en Ĝenovo, kaj apartenis al familio de komercistoj. Siajn unuajn studojn pri beletro li faris en Venecio kaj pli malfrue li iris al Padovo, kie li vizitadis la humanisman lernejon de Gasparino Barzizza kaj studis la latinan kaj eble la grekan. Post la morto de sia patro, en 1421, li dumtempe ekloĝis en Padovo, kie li vivis momentojn de granda malfacileco, konfliktante kun sia parencaro, dezirantaj nek agnoski liajn priheredajn rajtojn nek helpi lin rilate al liaj studoj. En 1428, li diplomiĝis pri Juro en la Universitato de Bolonjo. Lia prijura kariero mallongiĝis dank al malsano kiu kaŭzis al li partan perdon de memorkapablo. Do, liaj interesoj modifiĝis al scienco kaj arto. Atenta leganto de Vitruvio, li verkis la faman traktaton "De re aedificatoria", kiu publikiĝis postmorte, prenante kiel bazo la arton de la antikveco. Alberti amikiĝis kun multaj gravaj intelektuloj, tiel kiel Paolo dal Pozzo Toscanelli (1397-1482) kaj Tommaso Parentuccelli, la estonta papo Nikolao la 5-a.

Elstaris liaj konceptoj pri dezajno kaj projekto. Al li oni ŝuldas la fasadon de la preĝejo de Sankta Maria Novella kaj la Palacon Rucellai[1], en Florenco; la Templon Malatestanon[2][3], en Rimini. Por la preĝejo de Sankta Francisko li kreis fasadon laŭ la formo de triumfa arko.

Inter 1432 kaj 1434 li vivis en Romo, kaj pli malfrue en Florenco, Bolonjo, Mantovo kaj Ferrara kie li aktivis kiel arkitekto. Post 1443, li restis pli da tempo en Romo, kie li koncentris siajn studojn sur la klasika legato de la urbo, kies rezultoj estis priskribitaj en lia verko "Descriptio urbis Roma" (Priskribo de la urbo Romo). Li fariĝis asistanto de la papo Nikolao la 5-a, al kiu li konsilis rilate al sennombraj projektoj, same kiel la dezajno pri reformo de la preĝejo de Sankta Stefano Ronda (itale: Santo Stefano Rotondo). kaj novaj skemaj desegnaĵoj por la Vatikano.

Unu el la plej gravaj aspektoj en Alberti estas liaj teoriaj disertaĵoj, per kiuj ni konas lian artan penson hodiaŭ. La koncepto, kiun li havas pri arto kaj difino de la ideo, estas kurioza. La funkcio de la arkitekto estas matematika, krei, doni proporciojn. Famis lia frazo: "Verko estos kompleta nur tiam, kiam nenion oni povos aldoni, depreni aŭ ŝanĝi, male ĝi plimalboniĝos".

En 1452, li finis, en Romo, sian ĉefan teorian verkon "De re aedificatoria libri decem" (Dek libroj pri arkitekturo), la unua granda traktato pri moderna konstruarto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

angla frontispico de la verko
De Re Aedificatoria (1452)
  • Apologhi ed elogi
  • Cena Familiaris
  • De Amore
  • De equo animante (Il cavallo vivo)
  • De Iciarchia
  • De Componendis Cifris
  • Deifira
  • De lunularum quadratura
  • De pictura
  • De Porcaria coniuratione
  • De re aedificatoria
  • De statua
  • Descriptio Urbis Romae
  • Ecatonfilea
  • Elementi di Pittura
  • Epistola consolatoria
  • Grammatica della lingua toscana(Grammatichetta vaticana)
  • Intercoenales
  • Istorietta amorosa fra Leonora de' Bardi e Ippolito Bondelmonti
  • Quattro libri della famiglia
  • Ludi mathematici
  • Momo o del principe
  • Naufragus
  • Philodoxeos fabula
  • Profugiorum ab ærumna libri III
  • Sentenze pitagoriche
  • Sofrona
  • Theogenius
  • Uxoria
  • Villa

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj