Gasparino Barzizza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gasparinus Barzizius Bergamensis
(1360-1431)
Aŭtoro de Epistolae (1470) unua libro presita en Francio
Aŭtoro de Epistolae (1470)
unua libro presita en Francio
Persona informo
Naskiĝo 1360
en Bergamo,  Italio
Morto februaro 1431
en Milano,  Italio
Lingvoj renesanca latinoitala vd
Alma mater Universitato de Pavio
Familio
Infanoj Guiniforte Barzizza vd
Profesio
Okupo lingvisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gasparino de Bergamo (1360-1431)[1] (naskiĝis en Bergamo, 1360 - mortis en Milano, en februaro 1431) estis itala humanisto, filozofo, latinisto, gramatikisto, pedagogo, filologo, leksikografo kaj retorikulo. Li famiĝis dank'al la enkonduko de nova stilo por la latina epistolaro inspirita en la verkaro de Cicerono. Kune kun Pier Paolo Vergerio, la Maljuna (1370-1445), li influs la movadon de la humanismo en Padovo. Kiel unu el lal unuaj italaj humanistoj, li instruis retorikon, gramatikon kaj moralan filozofion, riĉigante per tio la renesanco de la itala beletro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis retorikon kaj gramatikon en la Universitato de Pavio, kaj tie li restis kiel profesoro inter 1403 kaj 1407, kaj sekve, li translokiĝis al Venecio kie li aktivis kiel mentoro ĉe la familio Barbaro.

En la unua duono de 1408, lia pli maljuna frato, Giacomo, alvenas el ekzilo, en Bergamo, kaŭze de politikaj demandoj, kune kun la edzino kaj ok infanojn. Dank'al lia rekomendo, Giacomo trovas laboron, tamen, en aŭgusto 1410, la morto lin suprizigis, kaj lia frato lasis edzinon kaj infanojn sub liaj zorgoj. La financaj malfacilaĵoj pligrandiĝis eĉ plue, en 1411, okaze de la invado de hungaraj trupoj, tiamanier ke, en februaro de tiu jaro, li estis devigita translokigi parton de la familio al Ferrara, kie la vivo estis pli malmultekosta.

Ĉar li ne trovis apogon en Venecio, kie li deziris starigi lernejon en tiu urbo, Gasparino instruis en Padovo, inter 1047 kaj 1421, kaj parto de la tempo li ĝuis per skribado, tiamaniere ke iom post iom lia reputacio kiel profesoro kaj klerulo enradikiĝis. En la 16-a de septembro 1413, li akiris sian diplomon je doktoreco pri artoj. En la 13-a de aŭgusto 1414 li estis nomumita apostola sekretario al Johano la 23-a. En la 6-a de junio 1417 oni donas al li la titolon de civitano de Venecio, kvankam li jam estis omaĝita kiel civitano de Padovo en la antaŭa jaro.

En 1418, lia edzino, Lukrezia, mortis dumnaske. Post nemulte da tempo, li nomumiĝis profesoro pri retoriko, kaj fakiĝis pri latinaj aŭtoroj tiel kiel Seneko, Cicerono, Vergilio kaj Terentio. Li ankaŭ fondis primaran lernejon, kie kurso pri homa scienco instruiĝis. Tiel Vittorino da Feltre, kiel Leono Battista Alberti (1404-1472)[2] estis edukitaj de li. Antonio Beccadelli, same konata kiel La Panormito, ankaŭ estis lia lernanto. Post iom da tempo, li instruis en Ferrara, kaj kontentigante inviton de Filippo Maria Visconti (1392- 1447), li malfermis primaran lernejon en Milano, en 1418, kaj ĝi organiziĝis laŭ la sama stilo de lia lernejo en Padovo. Li instruis en Milano, la lecionoj komenciĝis en la 27-a de oktobro 1421 kaj li ankaŭ aktivis kiel oratoro en la kortego de la familio Visconti. Inter liaj lernantoj en Milano troviĝas Angelo Decembrio, filo de la humanisto Uberto Decembrio[3] kaj frato d Pier Candido[4]. Gasparino ankaŭ plenumis la oficon kiel sekretario de la papo Marteno la 5-a kaj ĉe tiu posteno li partoprenis en la Koncilio de Konstanco. Gasparino mortis en Milano, ĉirkaŭ 1431, kaj lia filo doktoriĝis en Padovo en la 31-a de julio 1444.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Epistolae Gasparini (1470)
unua libro presita en Francio, publikigita de Johannes Lapidanus (1425-1496)
  • Liber epistolarum aut notum ut Epistolae Gasparini (Epistolara libro: unua libro presita en Francio, publikigita de Johann Heynlin, en 1470).
  • Tractatus de Compositione (ca. 1420): quod de rhaetorica agit. (Traktato pri retoriko kaj beletra stileco).
  • Orthographia. (Gvidlibro pri latina ortografio).
  • Vocabularium breve (1417-1418)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj