Poggio Bracciolini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poĝjo Braĉjolini
(1380-1459)
humanista Italicus
humanista Italicus
Persona informo
Gianfrancesco Poggio Bracciolini
Naskonomo Giovanni Francesco Poggio Bracciolini
Naskiĝo 11-a de februaro 1380
en Terranuova,  Italio
Morto 30-a de oktobro 1459
en Florenco,  Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Respubliko FlorencoPapa ŜtatoItalio vd
Familio
Infanoj Iacopo Bracciolini vd
Profesio
Okupo historiisto • klasikisto • filozofotradukistoverkisto vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giovanni Francesco Poggio Bracciolini (1380-1459) (naskiĝis en Terranuova, en la 11-a de februaro 1380 - mortis en Florenco, en la 30-a de oktobro 1459) estis itala humanisto, filologo kaj historiisto. Kiel roma klerulo, li servis al sep papoj, kaj respondecas pri la malkovro de amaso da latinaj klasikaj manuskriptoj, la plejmulto detruita de la tempo, kaj forgesita en la germanaj, svisaj kaj franca monaĥaj bibliotekoj, tia kia "De Rerum Natura", la sola postvivanta verko de Tito Karo Lukrecio, krom dissemi kopiojn de la manuskriptoj inter lia klera amikaro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Historia Florentina, 1478

Kondukita al Florenco por plenumi siajn studojn li vizitadis la lernejon de Johano de Raveno[1], amiko kaj protektito de Petrarko. Liaj distingaj kapablo kaj lerteco kiel kopiisto de manuskriptoj venigis lin tre frue en la medio de la ĉefaj kleruloj en Florenco kiel Coluccio Salutati kaj Niccolò de' Niccoli (1364-1437)[2] al kiuj li enamikiĝis. Li studis notariajn leĝojn kaj, kiam li estis dudekunujara, li komencis partopreni en la frataro de la notarioj.

En oktobro 1403, laŭ altaj rekomendoj de la amikoj Salutati kaj Leonardo Aretino, li ekoficis en la servoj de la kardinalo Landolfo Maramaldo, episkopo de Bari, kiel sekretario, kaj post kelkaj monatoj, li invitiĝis por aliĝi al la Kanceliereco de la Apostolaj Brevoj[3] en la Roma Kurio de la papo Bonifaco la 9-a. Tiamaniere ke li alfrontis dekunu turbulemajn jarojn, kiam li servis al kvar papoj sinsekve, inter 1404 kaj 1415. Unue kiel skribistoj de la oficialaj dokumentoj, poste li aktivis kiel "abbreviator"[4]. Pli malfrue li oficis kiel scriptor penitentiarius[5], kaj poste kiel apostola verkisto aŭ scriptor apostolicus.

Dum la papeco de Marteno la 5-a li atingis la supran rangon de sia kariero, kiel Apostola Sekretario. En tiu ofico, li funkciis kiel persona atendanto de la papo, skribante diktitajn leterojn kiam li deziris, ne registrante la brevojn, sed lia devo estis nur konservi la kopiojn. Li estis alte estimata dank'al sia bonega konado de la latina lingvo, siaj eksterordinare belaj manuskriptoj, kaj dum hazarda ligiteco kun Florenco, li implikiĝis en leĝa kaj diplomatia laboro.

Laŭlonge de sia longa kariero, dum 50 jaroj, Poggio servis entute al sep papoj: Bonifaco la 9-a (1389-1404), Inocento la 7-a (1404-1406), Gregorio la 12-a (1406-1415), la kontraŭpapo Johano la 23-a (1410-1415), Marteno la 5-a (1417-1431), Eŭgeno la 4-a (1431-1447) kaj Nikolao la 5-a (1447-1455).

Dum li oficis en la Roma Kurio, li partoprenis en la Koncilioj de Konstanco (1414-1418), en la sekvantaro de la kontraŭpapo Johano la 23-a, kaj de Bazelo (1431-1449), krom ĉeesti la finan restarigon de la papeco kune kun Nikolao la 5-a. Malgraŭ tio, li neniam sentis sin altirita al la eklezia vivo, aŭ al la logoj de ties potenca riĉo. Kvankam li ricevis malaltan salajron en la Kurio, li restis laike ĝis la fino de sia vivo.

La plej granda parto de lia vivo, Poggio pasis en la kontentigo de siaj devoj en la Roma Kurio, en Romo kaj en aliaj urboj, kie la papo konstante devis alilokigi sian kortegon. Kvankam li pasis la plejparton de sia adolta vivo serve de la papoj, li konsideris sin iu florencano laborante por la bono de la papeco. Li neniam forgesis konservi la ligilojn al Florenco kaj restis konstante komunikiĝante kun sia influa kaj klera amikaro, same kiel Lorenzo de' Medici (1395–1440), Leonardo Bruni (1369–1444), Karlo Aretino (1399–1453), kaj Kosimo de Mediĉo (1389–1464).

Poggio Bracciolini Fiorentino, Facezie, Carabba, 1911

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De architectura de Vitruvio
  • Verkaro de Tertuliano
  • Silvae de Papinio Stazio
  • Punica, de Silio Italiko (25 p.K. - 101 p.K.)
  • De Medicina, de Aŭlo Kornelio Celso (14 p.K. - 37 p.K.)
  • De rerum natura, 1417, Tito Lucrezio Karo (94 a.K. - 50 a.K.)
  • De avaritia (Pri la avareco) (1428–1429)
  • An seni sit ŭor ducenda (1436)
  • De nobilitate (De la nobleco) (1440)
  • De infelicitate principum (Principo de la malfeliĉo) (1440)
  • De varietate fortunae (Pri la efemereco de la feliĉo), (1448)
  • Contra hypocritas (Kontraŭ la hipokrituloj) (1447–1448)
  • Historia tripertita disceptativa convivalis (1450)
  • Oratio in laudem legum (1436 aŭ 1440)
  • Oratio in laudem rei publicae Venetorum (1459)
  • Oratio in laudem matrimonii
  • Liber facetiarum oder Confabulationes (1438–1452)
  • Historiae florentini populi. Publikigita de Jacopo Bracciolini ĉar Poggio lasis ĝin nekompletigita. Priskribo de la Historio de Florenco ĝis 23. Januar 1455.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciclopedia Italiana
  2. 2,0 2,1 Personensuche
  3. Kanceliereco de la Apostolaj Brevoj.
  4. Abbreviator estas la oficisto kiu preparas la buleojn, brevojn kaj konsistoriajn dokumentojn al la papo.
  5. La Apostola Pundomo estas unu el la tri tribunaloj de la Roma Kurio. La apostola pundomo estas ĉefe tribunalo de favorkoreco, respondeca pri la temoj rilatantaj la pardonon de la pekoj ene de la Katolika Eklezio.
  6. Personensuche
  7. Personensuche
  8. Personensuche
  9. Personensuche
  10. Personensuche


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj