Uberto Decembrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ubertus Decembrius
(1350-1427)
La Eklogoj de Vergilio, publikigita de Uberto Decembrio en Milano, 1417
La Eklogoj de Vergilio, publikigita de
Uberto Decembrio en Milano, 1417
Persona informo
Naskiĝo 1350
en Vigevano, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 7-a de aprilo 1427
en Treviglio, Flago-de-Italio.svg Italio
Lingvoj itala lingvo [#]
Familio
Idoj Pier Candido Decembrio • Angelo Decembrio [#]
Profesio
Profesio politikistoverkisto • Renaissance humanist • historiistofilozofotradukisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Uberto Deĉembrjo (1350-1427) (naskiĝis en Vigevano, 1350 - mortis en Treviglio, en la 7-a de aprilo 1427) estis itala humanisto, tradukisto, politikisto, oratoro, hebreisto kaj filozofo, tradukinto de la Respubliko de Platono, amiko de Manuelo Krizoloras kaj Coluccio Salutati, aŭtoris sennombrajn oratoraĵojn, traktatojn kaj moralajn dialogojn. Li estis sukcedinto de Antonio Loschi kiel kanceliero de la duko de Milano.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li edziĝis al Katerina Marazzi, filino de fama kuracisto nomita Marazio, kiu donis al li kvar filaron: Modesto, Petrus Candidus, Paolo Valerio kaj Angelo Camillo. Li estis sekretario de Gian Maria Visconti, Duko de Milano, al kiu li dediĉis multenombrajn verkojn, kaj de Pietro Filargo di Candia, en 1404, estonta kontraŭpapo Aleksandro la 5-a.

Dum la periodo kiam li aktivis kiel sekretario de la familio Viskonti, Uberto Decembrio servis en la kortego de la imperiestro en Prago, sub la ordonoj de la Duko de Milano, kiu konkeris tian titolon, apogita de la imperiestro Venceslao la 1-a. En 1402, Gian Galeazzo mortis, kaj lia amiko Manuelo Krizoloras (1355-1415)[1] lasis Pavion dank'al politikaj ŝanĝoj okazintaj en Milano. En majo 1411, la kondotiero Faĉino Kane (1360-1412)[2] arestis Uberton, sekretarion de la duko Giovanni Maria. La familio de Uberto fuĝis al Ĝenovo, kaj ricevis helpon de la Familio Dorja. Faĉino Kane prenis al si la kontrolon sur la duklando de Milano. En oktobro 1418, la nova papo Marteno la 5-a, elektita dum la Koncilio de Konstanco, vizitis Milanon, dum sia vojaĝo inter Konstanco kaj Romo. Dum lia vizito Uberto elstariĝas kiel brila oratoro.

Inter la verkaro kiu supervivis lin troviĝas leteroj, folozofiaj traktatoj kaj civilaj temoj. Lia filo, Pier Candido, ankaŭ estis humanisto kaj heredis el la patro la oficojn kiujn li plenumis. Angelo Camillo, lia filo plej juna, studis kun Gasparino Barzizza kaj Guarino da Verona kaj sekve laboris en Ferrara, Napolo kaj Hispanio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Personensuche
  2. Enciclopedia Italiana
  3. Ĉi tiu verko estis enluminurita de Tomasino Vimercate kaj apartenis al Jozefo Bonaparte, kiam li estis en Hispanio, en la 21-a de junio 1813. Poste ĝi estis donacita al la Duko de Wellington.
  4. Enciclopedia Italiana



Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj