Komandorski-insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komandorski-insuloj)
Komandorski-insularo
NASA-Bildo de la Komandorski-insularo
NASA-Bildo de la Komandorski-insularo
grupo de insuloj
Akvejo Bering-maro
Geografia situo 54° 45′ N, 167° 0′ O (mapo)54.75167Koordinatoj: 54° 45′ N, 167° 0′ O (mapo) f1
Komandorski-insularo (Federacia distrikto Malproksima oriento)
Komandorski-insularo (Federacia distrikto Malproksima oriento)
DEC
Komandorski-insularo
Komandorski-insularo

Map

Nombro de insuloj 2
Ĉefa insulo Bering-insulo
Tuta areo 1 846 km²f1
Loĝantoj 613 (2009) f2
Situo de la insularo oriente de la duoninsulo Kamĉatko. La plej granda insulo en la okcidento estas la Bering-insulo, la malgranda insulo oriente de la Komandorski-insularo estas Medny
Situo de la insularo oriente de la duoninsulo Kamĉatko. La plej granda insulo en la okcidento estas la Bering-insulo, la malgranda insulo oriente de la Komandorski-insularo estas Medny
vdr

La Komandorski-insularo (ruse Командорские острова, Komandorskije Ostrowa) estas insularo inter Nordameriko kaj Azio je la suda bordo de la pacifika Bering-maro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La insularo, kiu apartenas al orienta Siberio troviĝas inter la Aleutaj insuloj oriente kaj la norda parto de la duoninsulo de Kamĉatko okcidente. La Komandorski-insularo ne estas parto de la Aleutoj[mankas fonto], sed kun ili ĝi estas la natura limo de la Pacifiko[mankas fonto].

La tuta areo de la Komandorski-insuloj estas 1.848 km². Tie loĝas aziaj felbestĉasistoj kaj komercistoj. La plej granda insulo estas la ĉirkaŭ 1.660 km² granda Bering-insulo.

La 23-an de aprilo 1993 la registaro de la rusia federacio deklaris ĉiujn Komandorski-insulojn kaj la ĉirkaŭa maro kiel natura rezervo kun areo de 3.648.679 hektaroj (el ili 95% estas akva areo). Ĝi estas klasigita kiel biosfera rezervo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Batalo ĉe Komandorski-insularo estis marbatalo inter la usona kaj la japana marfortoj kiu okazis la 27an de Marto 1943 en Norda Pacifiko, sude de la sovetaj Komandorski Insuloj. La batalo estis dumtaga surfaca kunfronto en kiu aerapogo ludis nemalhaveblan rolon kaj en kiu la pli malgranda usona forto evitis kompletan detruadon ĉefe pro bona sorto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]