Kombinaĵo de 4 triangulaj prismoj
Aspekto
Nuna versio (nereviziita)
| Kombinaĵo de kvar triangulaj prismoj | |
| Plia nomo | UC30 |
| Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
| Verticoj | 24 |
| Lateroj | 36 |
| Edroj | 8 trianguloj, 12 kvadratoj |
| Komponantoj | 4 triangulaj prismoj |
| Geometria simetria grupo | Nememspegulsimetria okedra O |
| Geometria simetria grupo de komponanto | 3-obla duedra D3 |
En geometrio, kombinaĵo de kvar triangulaj prismoj estas uniforma pluredra kombinaĵo, nememspegulsimetria simetria ordigo de 4 triangulaj prismoj, laŭliniigitaj laŭ la aksoj de triobla turna simetrio de la regula okedro.
Karteziaj koordinatoj
[redakti | redakti fonton]Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj paraj permutoj de
- (±1, ±(1+√2), ±(1−√2))
kun para kvanto de minusoj en la '±' elektoj, kaj ankaŭ ĉiuj neparaj permutoj kun nepara kvanto de minusoj en la '±' elektoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.
