Kompozita ordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kompozita ordo en la antikva Palaco de Justico, de Budapeŝto.

Kompozita ordo estas miksa klasika ordo kiu ne apatenas al la grupo de la grekaj klasikaj ordoj (dorika, ionika kaj korinta), sed, kiel la toskana, estas unu de la romiaj kontribuoj al la klasikaj ordoj. Laŭ proporcioj kaj komponaj elementoj ĝi estas identa al la korinta ordo, kun du variaĵoj: la bazo estas pli riĉa je modluroj kaj similas al invertita dorika kapitelo, dum la kapitelo mem estas miksaĵo aŭ komponaĵo (de tie la nomo de la ordo) kiu kombinas la volutojn de la ionika kapitelo kun la akantofolioj de la korinta kapitelo.[1][2] En multaj versioj de la kompozita ordo la volutoj estas tamen pli grandaj aŭ longaj, kaj havas ĝenerale iun ornamaĵon metitan centre inter la volutoj. La kolono de la kompozita ordo havas tipe dek diametrojn de alto, kvankam kiel ĉe ĉiuj ordoj tiuj detaloj povis estis deciditaj rekte de la arkitekto por adaptigi ĝin al partikularaj konstruaĵoj.

Laŭ Francisko Azorín komposita ordo [tiele kun so] estas Renesancstila subordo miksanta jonikan k. korintan ordon.[3] Li indikas etimologion el la latina cum ponere (kune meti).[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lajo Pérez, Rosina (1990). Léxico de arte. Madrid: Akal. p. 153. ISBN 978-84-460-0924-5.
  2. Henig, Martin (eld), A Handbook of Roman Art, p. 50, Phaidon, 1983, ISBN 0714822140
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 116.
  4. Azorín, samloke.