Ordinara bronzflugilulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komuna bronzflugilulo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara bronzflugilulo
Masklo
Masklo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Phaps Phaps
Specio: Ordinara bronzflugilulo Phaps chalcoptera
John Latham 1790
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ovo de ordinara bronzflugilulo.

La ordinara bronzflugilulo (Phaps chalcoptera) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto en tropika Aŭstralio.

Ĝi estas mezgranda kaj fortika kolombo indiĝena de Aŭstralio kaj unu el la plej oftaj kolomboj de la lando, la ordinara bronzflugilulo povas loĝi ĉe preskaŭ ĉiu medio, escepte eble la pli sekajn kaj dezertajn areojn kaj densajn pluvarbarojn.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo de tiu ĉi specio havas helflavan al blankoflavan frunton kaj rozkoloran bruston.[2] Kaj masklo kaj ino havas facile rimarkindan blankan linion ĉirkaŭ kaj ĉe la okuloj. La ordinara bronzflugilulo havas ankaŭ makulojn de ruĝa, blua kaj verda koloroj en siaj flugiloj, kio estas karaktera de ĉiu bronzflugilulo.[2] Junuloj estas kutime pli senkoloraj kaj brunaj ol la plenkreskuloj. La ordinara bronzflugilulo estas mezaveraĝe inter 30 kaj 36 centimetrojn longa.[1]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Rare troviĝas malproksime de akvejo, la ordinara bronzflugilulo moviĝas ĉu sola ĉu en paroj aŭ grupoj, kaj estas kutime timida kaj ne tre facile alproksimigebla de homoj aŭ aliaj animaloj.

La ordinara bronzflugilulo manĝas ĉefe semojn kaj ĉiuj specojn de vegetalo. Ili serĉas manĝaĵon en etaj grupoj. Tiu serĉado povas daŭri tagojn kaj kiel tiu kolombo devas trinki ofte, ĝi uzas akvotruojn aŭ aliajn disponeblajn akvofontojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La ordinara bronzflugilulo konstruas mallaboritan neston el bastonetoj, kiu estas lokita malalte en arbo aŭ arbusto. Eloviĝo okazas post periodo de apenaŭ 14 aŭ 16 tagoj, post kovado farita de ambaŭ gepatroj. Ambaŭ gepatroj ankaŭ kunhavas respondecon pri zorgado de la idoj. Kiel aliaj kolomboj, la ordinara bronzflugilulo produktas laktan substancon el sia kropo (kropolakto aŭ kolombolakto) por manĝigi sian idaron.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Wildlife of Sydney website. Arkivita el la originalo je 2007-08-29. Alirita 2013-03-23.
  2. 2,0 2,1 2,2 Wildlife of Sydney website Common Bronzewing (Phaps chalcoptera). Alirita 2013-03-23.