Komunumaro Mittelangeln
Mittelangeln | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Amt | ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | |||||
Distrikto | Distrikto Schleswig-Flensburg | |||||
Urborajtoj | Komunumaro (Amt) | |||||
Aŭtomobila kodo | SF | |||||
Oficiala Municipokodo | 010595949 | |||||
Subdivido | 3 komunumoj (Gemeinden) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Helmut Wacker | |||||
Titolo de komunumestro | Amtsvorsteher | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Bahnhofstr. 1 komunumoparto Satrup 24986 Mittelangeln | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 10251 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 54° 42′ N, 9° 35′ O (mapo)54.79.5833333333333Koordinatoj: 54° 42′ N, 9° 35′ O (mapo) | |||||
Areo | 100,01 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.amt-mittelangeln.de | |||||
Mittelangeln estas komunumaro en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schleswig-Flensburg de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine de decembro 2022 la komunumaro sume havis 10 251 loĝantojn. La nomo indikas, ke la regiono estis la centra parto de la regno Angeln, kiun loĝigis ĝermana tribo, kiu en Esperanto nomatas engloj - la engloj tamen ne nur loĝis ĉi tie, sed sume vivis en pli granda regiono, kiu kovris signifan parton de la duoninsulo Jutlando, en kaj nuntempa Germanio kaj nuntempa Danio.
Membraj komunumoj kun komunumopartoj
[redakti | redakti fonton]
- komunumo Mittelangeln kun la komunumopartoj Esmark, Bondebrück, Dammholm, Groß Rüde, Havetoftloit, Klein Rüde, Mooswatt, Nackholz, Obdrup, Hatteshuus, Rabenkiel, Rehberg, Rehbergholz, Rüdestraße, Rüdesüderholz, Satrup, Satrupholm, Satrupkirchenholz kaj Torsballig
- Schnarup-Thumby kun la komunumopartoj Eslingholz, Klaholz, Köhnholz, Lüttholm, Schnarup, Thumby, Thumby-West, Thumbyfeld kaj Thumbyhassel
- Sörup kun la komunumopartoj Barg, Flatzby, Gammelby, Hardesby, Hollehitt, Mooswatt, Mühlenholz, Schwensby, Sörupholz, Sörupmühle, Südensee kaj Winderatt
Historio
[redakti | redakti fonton]
En 1947 fondiĝis la komunumaro Amt Satrup kun administra centro en la loĝloko Satrup. Al ĝi tiam apartenis la komunumoj Satrup, Esmark, Rehberg, Rüde kaj Obdrup.
Kadre de administra reformo de la jaro 1970 la komunumoj Satrup, Esmark, Rehberg kaj Obdrup kuniĝis al pli granda komunumo Satrup kaj la komunumoj Havetoftloit, Torsballig kaj Schnarup-Thumby aldoniĝis al la komunumaro.
La 1-an de januaro 2008 la ĝis tiam administre sendependa komunumo Sörup aliĝis al la komunumaro, kiu sekve ŝanĝis sian nomon al Amt Mittelangeln. La 1-an de marto 2013 la tiamaj komunumoj Havetoftloit, Rüde kaj Satrup kuniĝis al nova komunumo Mittelangeln.