Mittelangeln (komunumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mooswatt (Mittelangeln))
Mittelangeln
Blazono
Mittelangeln (komunumo) (Germanio)
Mittelangeln (komunumo) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Schleswig-Flensburg
Komunumaro Amt Mittelangeln
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04603, 04633
Poŝtkodo 24986
Aŭtomobila kodo SL
Oficiala Municipokodo 01059185
NUTS DEF0C
Politiko
Komunumestro Bernd Karde
Adreso de la administrejo Bahnhofstraße 1
24986 Mittelangeln-Satrup
Demografio
Loĝantaro 5401 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 41′ N, 9° 36′ O (mapo)54.68339.6Koordinatoj: 54° 41′ N, 9° 36′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 38 m
Areo 44,98 km²
Oficiala retejo http://www.amt-mittelangeln.de
vdr

Mittelangeln (dane: Midtangel) estas komunumo en Germanio, kiu troviĝas en la distrikto Schleswig-Flensburg de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Ĝi ekestis la 1-an de marto 2013, kiam la tiamaj komunumoj Havetoftloit, Rüde kaj Satrup kuniĝis al nova komunumo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5401 loĝantojn. La nomo indikas, ke la regiono estis la centra parto de la regno Angeln, kiun loĝigis ĝermana tribo, kiu en Esperanto nomatas engloj - la engloj tamen ne nur loĝis ĉi tie, sed sume vivis en pli granda regiono, kiu kovris signifan parton de la duoninsulo Jutlando, en kaj nuntempa Germanio kaj nuntempa Danio.

Mittelangeln konsistas el la komunumopartoj Bondebrück (dane: Bondebro), Dammholm (Damholm), Esmark, Groß Rüde (Store Ryde), Havetoftloit (Havetoftløjt), Klein Rüde (Lille Ryde), Mooswatt (Mosevad), Nackholz (Nakholt), Obdrup, Hatteshuus (Hatteshus), Rabenkiel (Ravnkilde), Rehberg (Rebjerg), Rehbergholz (Rebjerg Skov), Rüdestraße (Rydegade), Rüdesüderholz (Rydesønderskov), Satrup, Satrupholm, Satrupkirchenholz (Satrupkirkeskov) kaj Torsballig (Torsballe), kaj kun la najbaraj komunumoj Schnarup-Thumby kaj Sörup konsistigas komunumaron, nomatan Amt Mittelangeln.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

loka kirko
civitana centro Satruphuus