Komunumo de Ŝiloaĥ (Neufrankenroda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
familia komunumo (eklezia) en Neufrankenroda
loĝada ero
korto

Familienkommunität Siloah e.V. troviĝas en la centro de Neufrankenroda (Gutsallee 4, kvartalo de Hörsel), Germanujo. Ŝirmorganizo por la komuno estas la Evangelia Eklezio en Meza Germanujo asistate fare de Jugendhilfe; estas membreco en la turingia filio de Kristana Asocio de Junaj Viroj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Je la kostopago de la duka ĉambro fondiĝis nova vilaĝo en 1798 sur la grundoj de la ĉambra bieno de Neufrankenroda. Tio helpu ankaŭ arbarajn laboristojn ne plu devi nomadi. Ĝi konsistis komence el dek domoj kun garbejoj kaj staloj; inter la parcelojn plantiĝis lime fruktujoj. Paroĥa respondeco por la fideluloj estis en najbara Metebach, tamen ekzistis propra lernejo en Neufrankenroda.

La bieno sur alta ebenaĵo kun grandegaj areoj herbejaj kaj fruktujaj estis dum GDR-tempoj t.n. popolproprieta posedaĵo (VEG) kiun post Turniĝo posedis la Liberŝtato Turingio. En septembro 2010 ĝi estis interŝanĝata kun la hamburga fondaĵo de la mecenato Günter Powalla.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

La spirita komunumo prizorgas porinfanan kaj porjunularan farmon kun organika agrikulturo, ĉevaloj, ŝafoj kaj nanaj zebuoj. La tuto kuŝas idiliece ene de fruktarbaj plantejoj kaj agroj. Sume temas pri 230 ha, el kiuj sur 65 hektaroj rikoltiĝas fruktoj; la agroj etendiĝas je 112 hektaroj. La vasteco de la pejzaĝo permesas onin libere spiri kaj trovi internan pacon. La vorto de Dio viviĝas en la sperto de semado kaj rikolto. Oni estas invitata fari novajn spertojn en komunuma vivo, malnovaj metioj kaj kredo. Eklezipedagogio estas la ĝenerala gvidilo ekde 1991.

Kripto[redakti | redakti fonton]

La kripto de 1800 kun volbego reprezentas la koron de la tuto. En la mezo de la intertempe hektika bieno regas silento tie ĉi. Ĝi estas loko de preĝo, pripensado kaj ĉiutaga decidado. En labortagoj ĉi tie okazas matena preĝo kaj tagmeza preĝo, al kiuj ankaŭ gastoj estas kore invitataj. Oni eĉ okazigas edifajn kunvenojn pri diversaj temoj, en kiuj kunfluu malnovaj metioj kaj evangelio (ekz. ceramikfaro, korbfarado). La kripto estas malfermita ĉiutage somere inter la 7-a kaj la 19-a horo, vitre inter la 7-a kaj la 16-a kaj duono. Regule okazas diservoj kaj legado de la biblio. Kapelo, lumarbo, klostro ankaŭ ĉeestas.[2]

Kromaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Eblas partopreni diversajn organizitajn agojn: ofertiĝas ekskursoj, rajdado, arkpafado, glavobatoj, pluviva trejnado, konstruadoj el argilo ktp. La lastan semajnfinon de aprilo okazas mezepoka florada festo.[3] Angulo por pentrado kaj ludejo aparte taŭgas por infanoj. En 2014 oni gastigis tuj najbare 15 milojn da skoltoj.[4][5]

Ĝuste antaŭ la enirejo troviĝas bushaltejo. Laŭbezone malfermita estas vendejeto de nutraĵoj biologiaj.[6]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.