Koncerno Kalaŝnikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koncerno Kalaŝnikov
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1807 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Izhmash
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Aleksandro la 1-a • Andrey Deryabin vd
Sidejo Iĵevsk
Lando Rusio
Dungitoj 5 930 (stato: 2016)
Agokampo pafarmilo
Posedata de Rostek vd
filiaj kompanioj ZALA Aero • Mytishchi Machine-Building Plant • Vympel Shipyard vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La JSC Konzerno Kalaŝnikov (ruse Конце́рн Кала́шников, Kontsérn Kaláŝnikov, IPA: [kɐnˈt͡sɛrn kɐˈɫaʂnʲɪkəf]), konata ĝis 2013 kiel la Izhevsk Maŝino-Konstruanta Fabrikejon (ruse Иже́вский машинострои́тельный Заво́д (ИЖМАШ), Izhévsky mashinostroítelny Zavod, akronime IZhMAŜ)

estas rusa multidisciplina holdingo por produktado de civilaj kaj armeaj produktoj, entrepreno de la rusa defenda industrio. Ĝi estas armil-fabrikanta konzernon kaj publika firmao kun sidejo en la urbo de Iĵevsko en la Respubliko de Udmurtio tiel kiel la ĉefurbo de Moskvo [1][2].

La konzerno desegnas kaj produktas larĝan gamon de civilaj kaj militistaj armiloj inkluzive sturmofusilojn, ekzaktajn fusilojn, maŝinpafiloj, ĉasfusilojn, kartoĉpafiloj, gvidita artileriajn pafaĵojn kaj larĝa gamo de aliaj precizecaj armiloj inkluzive de senpilotajn veturilojn kaj militistajn robotojn [3][4][5].

La portreto de Andrey Dyriabin, la fondinto de la firmao

La segmento de civilaj produktoj inkluzivas ĉaspafilojn, sportpafilojn, maŝinajn ilojn. La firmao funkciis ekde 1807, kiam ĝi estis fondita fare de Andreij Diryabin kaj dum jaroj estis konata kiel Izhstal, la Izhevsk Metallaborejo kaj la Izhevsk Armila fabrikejo.

La produktoj estas fabrikitaj sub tri produktmarkoj de armiloj: Kalaŝnikov (armeaj fusiloj), Bajkal (civila ekipaĵo kaj armiloj), Izhmaŝ (sportarmiloj). Ekde 2015, la disvolviĝo de teleregitaj batalmoduloj, senpilotaj aerveturiloj kaj dediĉitaj boatoj kaj la disvolviĝo de specialaj vestaĵoj kaj ekipaĵoj daŭris. La produktoj de la konzerno estas liveritaj al pli ol 27 landoj [6].

La ĉefsidejo situas en la urbo Izhevsk (Respubliko de Udmurtio), oficiala reprezentantoficejo situas en Moskvo [7].

51% de la akcioj de la kompanio apartenas al la ŝtata korporacio " Rostech ", 49% al privataj investantoj (Aleksej Krivoruchko, Andreij Bukarev, Iskander Mohamudov) [8].

Produktoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rostec :: About :: Kalashnikov. Arkivita el la originalo je 21 January 2018. Alirita 4 September 2017.
  2. Russian Defense Innovations - BRICS Business Magazine offers an overview of the latest models of Russian weapons presented at the Army-2016 Expo. BRICS Business Magazine. Arkivita el la originalo je 14 April 2022. Alirita 14 January 2019.
  3. Litovkin, Nikolai, "'Comrade in Arms': Russia is developing a freethinking war machine", 9 August 2017.
  4. "Kalashnikov Made a New Mini-Rifle—And a Robot Tank", Popular Mechanics, 16 September 2016.
  5. AO Концерн "Калашников" / English version / About company. Arkivita el la originalo je 13 February 2019. Alirita 19 October 2017.
  6. Концерн «Калашников». Досье. Информационное агентство ТАСС. Alirita 2019-07-04.
  7. О концерне. АО Концерн «Калашников».
  8. «Ростех» продал 26 % акций «Калашникова» частному инвестору. РБК (2018-02-15). Alirita 2018-02-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]