Konferenco de NRO-oj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konferenco de NRO-oj
organizaĵo
Filioj NGO Committee on Education, Learning and Literacy vd
vdr

La Konferenco de NRO-oj (angle Conference of Non-Governmental Organizations in Consultative Relationship with the United Nations, laŭvorte signifante: Konferenco de Ne-Registaraj Organizoj en Konsulta Rilato kun la Unuiĝintaj Nacioj, mallongigite CoNGO) estas sendependa, internacia, neprofitema, membreca asocio de ne-registaraj organizoj (NRO-oj). Ĝi ebligas la partoprenadon de NRO-oj en debatoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la faradon de decidoj.[1]

La du klasoj da membreco estas Plena, por tiuj NRO-oj kun konsultiĝa statuso kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, kaj Asocia por tiuj NRO-oj en asocio kun programo aŭ agentejo de la UN, kun pli ol 500 anoj.

Fondita en 1948, KONGO havas komisionojn bazitaj en Ĝenevo, Novjorko kaj Vieno. Ĝiaj celoj: "certigi ke NRO-oj ĉeestu kiam registaroj diskutas temojn de tutmonda koncerno ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj faciligi NRO-diskutojn en tiaj temoj."

Komitato de Neregistaraj Organizaĵoj pri Lingvoj estas tema komitato fondita en majo 2022 de la konferenco de NRO-oj. Inkluzive de UEA, pli ol 20 NRO-j tiam aliĝis al la komitato, kiu celas doni pli grandan atenton al lingvaj aferoj ĉe UN, al lingva egaleco kaj forigo de lingva diskriminacio. Kiel prezidanto kaj vicprezidanto de la komitato tiam estis elektitaj reprezentantoj de UEA, Francis Hult kaj Humphrey Tonkin.

Financado[redakti | redakti fonton]

La CONGO-informilo de 2005 registras financadon ĉefe de Svisa Agentejo de Disvolviĝo kaj Kunlaboro, la Kanada Registaro, la Internacia Telekomunika Unio, kaj la membrecaj kotizoj. Entute preskaŭ US$490,000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]