Konjako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konjako en tulipforma glaso

Konjako (franclingve Cognac) estas forta alkohola trinkaĵo (40%) akirita per la distilado de vino. La trinkaĵo devenas el la samnoma franca komunumo, Cognac, lokita en la departemento Charente.

Proprecoj

Por rajte havi la nomon konjako la trinkaĵo devas plenumi kelkajn kondiĉojn:

  • oni devas uzi selektitajn vinberospecojn
  • oni devas duoble distili
  • La trinkaĵo devas veni el la regiono de Konjako.

Vinregiono

Ankaŭ en la cetera parto de la departementoj Charente kaj Charente-Maritime oni faras konjakon.

Vidu ankaŭ