Konsideroj de nepolitikulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Betrachtungen eines Unpolitischen
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Thomas Mann
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1918
Ĝenro eseo
vdr
Unua eldono de 1918

La libron Konsideroj de nepolitikulo (germane Betrachtungen eines Unpolitischen) Thomas Mann verkis ekde 1915 ĝis 1918. Li subtenis, alie ol lia frato Heinrich Mann, la Unuan Mondmiliton. La preskaŭ 600-paĝa libro servis kiel pravigo kaj difino de lia politika sinteno. Jam mallongan tempon post la presado okazis tamen pli kaj pli forta distanciĝo de Mann de ĉi tiu frua fazo de lia pensado.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Thomas Mann staris – kiel multaj el siaj verkistokolegoj – pozitive antaŭ la Unua Mondmilito. En tri traktaĵoj, kiujn li verkis post la militeksplodo, – Gedanken im Kriege [Pensoj en la milito] (aŭguston/septembron de 1914), Friedrich und die große Koalition [Frederiko kaj la granda koalicio] (ekde septembro ĝis decembro de 1914) kaj Gedanken zum Kriege [Pensoj pri la mitito](julion de 1915) – li defendis la militon kaj aparte la germanan agreson kontraŭ la neŭtrala Belgujo, kiun li komparis kun la prusa agreso kontraŭ la neŭtrala Saksujo en 1756. Heinrich Mann reagis je tio per traktaĵo pri Emile Zola, kiu aperis aŭtunon de 1915 en la pacisma revuo Die Weißen Blätter de René Schickele.[1] Ĉi tiu traktaĵo enhavis du agresemajn fialudojn pri la ne pernome menciita frato, same kiel pri la centra tezo: „Spirito estas ago, ki okazas por la homo; – kaj tiel la politikisto estas spirito, kaj la spirita agu!“[2]

Thomas Mann interrompis post tio sian verkadon de Der Zauberberg. Ekde oktobro 1915 li verkis la libron Konsideroj de nepolitika, en kiu li ĉiam denove pritraktis la „civilizo-literaturiston“ kiel malamikan figuron – la pernome ne menciitan pli maljunan fraton. Ĝis januaro de 1916 ekestis la unuaj tri, ankoraŭ mallongaj ĉapitroj. La dua verkofazo daŭris de aprilo 1916 ĝis 1918, tiel ke je la batalhalto fine de 1918 ekzistis la presita libro.

Konsideroj de nepolitika estas ampleksa, malfacila kaj polemika libro. Estas notoj, „kiuj kombinas revizion de miaj personaj fundamentoj kun varia aktuala, epokokritia je tre aŭdaca maniero“. Tiu ĉi „kombinado“ trairas la tutan libron. Sed komentoj pri la aktuala politiko restas ja tre maloftaj kaj provas nur, malakcepti la atakojn kaj riproĉojn de la „civilizo-literaturisto“ (Heinrich Mann) ekde sia patrujema pozicio. Problemoj de la ĉiutaga politiko, pri kiuj li esprimas sian opinion, estas: Reformo de la prusa triklasa balotrajto, kiun li rifuzas, kvankam li kredas, ke ĝi estas nelevitebla; aŭ la invado de la germanaj trupoj en Belgujo, kiun li defendas same kiel la dronigo de RMS Lusitania kaj la nelimigita submarŝipo-milito. La plej grava aspekto de la verko tamen estas la provo, klarigi la spirithistorian germanan specialkurson kaj argumenti por „germaneco“, kiu estas neakordigebla kun la demokrataj principoj de Francujo, Anglujo kaj Usono.

Ke la percepton de la politika kaj historia realeco fare de Thomas Mann precipe stampas la literaturo, montriĝas ankaŭ en lia kapablo trovi kaj citi atestantojn por sia verko en la literaturo, por fundamenti siajn tezojn. Konfirmata sin rigarda Mann ĉefe per la verkoj de Friedrich Nietzsche, krome de Fjodor Dostojevskij kaj Johann Wolfgang von Goethe. Aliaj verkistoj, kiujn li ofte citas, estas Richard Wagner kaj Arthur Schopenhauer same kiel Julius Langbehn kaj Paul Anton de Lagarde, kiuj estis multlegataj kaj -atentata en la germana imperio, kaj el la rusa literaturo Lev Tolstoi kaj Ivan Turgenev.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herbert Wiesner: Thomas Mann und Heinrich Mann. Bürgerliche Kultur und soziale Zivilisation – Annäherungen und Divergenzen eines Bruderpaares. En: Die Großen, eltonita de Kurt Fassmann, volumo 10, Zuriko 1978, pj. 54-79, jen p. 61sj
  2. Hans Wysling: Zur Einführung. En: Thomas Mann, Heinrich Mann: leterkomunikado 1900-1949, eldonita de Hans Wysling, Frankfurto ĉe Majno 1975, p. Lf

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]