Saltu al enhavo

Konstitucio de Kostariko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstitucio de Kostariko
konstitucio
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La Konstitucio de Kostariko estas la baza leĝo de Kostariko. Ĝin verkis la Konstitucia Asembleo de Kostariko elektita laŭ iniciato de José Figueres Ferrer post lia venko en la Kostarika Enlanda Milito de 1948. Ĝi estis aprobita la 7-an de novembro, 1949. Antaŭ 1949 validis serio de malpli novaj konstitucioj, de la hispana konstitucio de 1812 ĝis la konstitucio ratifita en 1871. Rimarkinda estas la abolo de la kostarika armeo laŭ artikolo 12, nur la dua jura abolo de landa armeo en la mondo (post Japanujo). Alia nekutima propozicio estas amendo farita en 1994, kiu garantias la rajton vivi en sana naturmedio.

Resumo[redakti | redakti fonton]

La originala teksto havis 199 artikolojn distribuitaj en 18 titolojn kaj 19 transirajn artikolojn.

Titolo 1[redakti | redakti fonton]

Deklaras la Respublikon libera kaj sendependa. Proklamas ke suvereno apartenas al la nacio, fiksas la limojn de la kostarika teritorio, kaj asertas suverenon pri la aero super la teritorio, la teritoria maro, kaj la kontinenta breto. Ĝi kondiĉas, ke landregado estos popola, reprezenta, alterna, kaj respondeca, kaj ke ĝin realigos leĝofara, plenuma, kaj justica povoj. Ĝi kondiĉas, ke proklamoj kontraŭaj al la konstitucio estos malvalidaj, kaj ke la Supera Kortumo povas juĝi la kontraŭkonstituciecon de leĝoj kaj plenumaj dekretoj. Ĝi abolas la armeon kiel permanentan institucion.

Titolo 2[redakti | redakti fonton]

Reguligas la statuson de kostarika civitaneco denaska aŭ akirita.

Titolo 3[redakti | redakti fonton]

Reguligas la statuson de fremduloj, kiuj havas la samajn rajtojn kaj devojn kiel kostarikanoj, krom esceptoj precizigitaj de la Konstitucio kaj de leĝoj.

Titolo 4[redakti | redakti fonton]

Deklaras individuajn rajtojn kaj garantiojn, interalie privatecon, kaj habeas corpus, kaj la starigon de administraj kortumoj.

Titolo 5[redakti | redakti fonton]

Deklaras la sociajn garantiojn. Ĝi alte valorigas la familion, kaj difinas la rajtojn de laboristoj kaj sindikatoj.

Titolo 6[redakti | redakti fonton]

Pri religio la nuna konstitucio konservas senŝanĝe la tekston de la pria konstitucia reformo de 1882, precizigante, ke la Katolika Eklezio estas la ŝtata religio kaj ke la ŝtato kontribuas al ĝia tenado, sen malhelpo al la praktiko de iu alia adoro, kiu ne kontraŭas universalan moralon aŭ bonajn kutimojn.

Titolo 7[redakti | redakti fonton]

Pritraktas edukadon kaj kulturon. Ĝi ordonas devigan bazan edukadon, kaj senpagecon ankaŭ de antaŭbaza kaj meza edukado. Ĝi garantias liberecon de privata edukado kaj deklaras diversajn kondiĉojn pri la Universitato de Kostariko, la libereco de instruado en supera edukado, kaj la kulturaj celoj de la Respubliko.

Titolo 8[redakti | redakti fonton]

Pritraktas politikajn rajtojn kaj devojn. Ĝi proklamas rektan kaj universalan voĉdonrajton por kostarikanoj de ambaŭ seksoj kaj starigas Superan Tribunalon pri Elektoj por organizi kaj efektivigi balotadojn, deklari ties rezultojn, kaj plenumi aliajn funkciojn rilate voĉdonadon. De ĝi dependas Civitana Registro. Tribunalanojn elektas por sesjara ofico la Supera Kortumo per jesa voĉdono de ne malpli ol du trionoj el la juĝistoj, kaj ili devas plenumi la samajn postulojn kiel anoj de la Supera Kortumo.

Titolo 9 - la leĝofara povo[redakti | redakti fonton]

La leĝofara povo konsistas el unu ĉambro (la Leĝofara Asembleo). La nombro da asembleanoj komence estis 45, nuntempe post konstitucia amendo 57. Ili elektiĝas por kvarjara ofico kaj ne rajtas reelektiĝi por sinsekvaj periodoj. La Asembleo perdis kelkajn tradiciajn povojn, ekzemple aŭtoritaton pri balotadoj, sed gajnis aliajn, interalie la rajtojn pridemandi kaj voĉdoni mocion de demisio pri ministroj kaj nomumi enketajn komitatojn. La regulaj leĝofaraj sesioj konsiderinde plilongiĝis. La plenuma povo povas vetoi leĝoprojekton, kiun ĝi taksas malutila, aŭ pridemandi ĝian konstituciecon antaŭ la Supera Kortumo. La Asembleo devas konsulti la Superan Kortumon, la Superan Tribunalon pri Elektoj, kaj aliajn instituciojn pri leĝoprojektoj rilataj al ili, kaj en kelkaj okazoj bezonas kvalifikitan plimulton por decidi kontraŭ ilia volo.

Titolo 10 - la plenuma povo[redakti | redakti fonton]

La plenuman povon posedas la Prezidanto de la Respubliko kaj la Ministroj, kiuj estas subaj kunlaborantoj libere nomumataj kaj eksigataj de la Prezidanto. La prezidanto havas kvarjaran oficperiodon kaj ne povas reelektiĝi dum ok jaroj post la fino de oficperiodo. Estas du Vic-Prezidantoj de la Respubliko, elektitaj de la popolo samtempe kun la Prezidanto, kiuj anstataŭas lin aŭ ŝin se li aŭ ŝi dumtempe aŭ permanente forestas. La Registara Konsilio konsistas el la Prezidanto kaj la Ministroj kaj havas specifajn funkciojn, kiel la rajton pardoni kondamnitojn kaj nomumi aŭ eksigi diplomatojn.

Titolo 11 - la justica povo[redakti | redakti fonton]

La juĝistoj de la Supera Kortumo estas nomumataj de la Leĝofara Asembleo por okjara oficperiodo kaj aŭtomate reelektataj por samdaŭraj periodoj, se du trionoj de la Asembleano ne voĉdonas kontraŭe. La juĝistoj devas havi juran diplomon kaj esti praktikintaj la okupon dum almenaŭ dek jaroj.

Title 12[redakti | redakti fonton]

Koncernas la municipan sistemon. Ĝi konservas la dividon de la lando en provincojn, kantonojn, kaj distriktojn. En ĉiu kantono estas municipa registaro, kiun la popolo elektas ĉiun kvaran jaron. La funkciado de la municipaj registaroj estas aŭtonoma de la landa registaro.

Titolo 13[redakti | redakti fonton]

Koncernas la Kason kaj reguligas la aprobon kaj efektivigon de buĝetoj kaj la funkciojn de la Ĝenerala Kontrolisto de la Respubliko kaj la Nacia Trezorejo.

Titolo 14[redakti | redakti fonton]

Reguligas la aŭtonomajn instituciojn, kiuj sendepende regas kaj administras sin mem. Tiuj inkludas ŝtatajn bankojn kaj asekurajn instituciojn, kaj novajn instituciojn establitajn de la Leĝofara Asembleo per voĉdono de almenaŭ du trionoj el la Asembleanoj.

Titoloj 15-16[redakti | redakti fonton]

Reguligas la civilan servon kaj la ĵuron, kiun ĉiuj civilservistoj devas plenumi, ke ili defendos la Konstitucion kaj la leĝojn.

Titolo 17[redakti | redakti fonton]

Koncernas amendon de la Konstitucio. Projekto, kiu parte reformos la Konstitucion, devas esti prezentita dum ordinara sesio de almenaŭ dek asembleanoj. La projekto bezonas aprobon de dutriona voĉdono de la Asembleo, kaj poste transdoniĝas al la plenuma povo. La prezidanto devas redoni ĝin kaj siajn komentojn kun sia jara mesaĝo al la leĝofara povo en ĝia sekva ordinara kunsido. La Asembleo devas refoje aprobi la amendon per jeso de du trionoj el la asembleanoj. Ĝenerala reformo de la Konstitucio estas farebla nur de Konstitucia Asembleo kunvenigita por tiu celo post plenumo de ĉiuj postuloj, kiuj validas por parta reformo.

Titolo 18[redakti | redakti fonton]

La lasta titolo temas pri la aŭtoritato de la Konstitucio kaj inkludas transirajn artikolojn.