Konvencio de UNO pri la rajtoj al maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konvencio de UNO pri la rajtoj al maro estis signita en la 10-a de decembro 1982 kaj validas ekde 16-a de decembro 1994 kaj anstataŭigas la Konvencio de Ĝenevo pri la rajtoj al maro de 1958.

La suveraneco de marborda ŝtato vastigas tra siaj internaj akvoj (en kazo de arkipelagaj ŝtatoj, ĝiaj arkipelaga maro) kaj zono de apuda maro deklarita teritorian maron. Ĉiuj ŝtatoj rajtas rezervi al si teritorian maron ĝis 12 naŭtaj mejloj large. La konvencio detaligas la formon por mezuri teritorian maron.

En teritorian maro, fremdaj ŝipoj rajtas pasi nur "senkulpe", t. e., sen danĝero al paco aŭ al sekureco. Pro tio, ekzemple, fremdaj submarŝipoj ne rajtas tien navigi sub la akvo.

La marborda ŝtato ne povas eniri ŝipon kiu pasas en siaj akvoj por aresti homon aŭ fari polica investigacio pri krimoj kiu okazis enŝipe dum la pasado, escepte se la konsekvecoj de tiu krimo atingas la marborda ŝtato aŭ se tion petas la mastro de la ŝipo aŭ diplomatia misio de lando al kiu apartenas la ŝipo. Ekscepto al tio estas la trafiko de narkotaĵoj.

Krom teritoriaj maro, estas plia zono de 12 naŭtaj mejloj kiu estas la apuda maro. En tiu zono, marborda ŝtato havas relativan aŭtoritaton, sed ne suveranecon.

Ekomomia ekskluziva zono, estas kroma zono de maro ĝis 200 naŭtaj mejloj kiu ŝtato rajtas rezervi al si kiel ekskluziva zono por fiŝado aŭ aliaj ekonomiaj aktivecoj. En tiu zono, aliaj landoj havas rajton pasi kaj etendi submarajn kablojn. Nur marborda ŝtato rajtas tie konstrui artefaritajn insulojn aŭ aliajn strukturojn, kiel petroleajn platformojn. Marborda ŝtato rajtas protekti la ambienton en sia ekonomia ekskluziva zono.

Krom tio, estas internacia maro. Tiu konvencio deklaras ke internacia maro, ĝia planko kaj subgrundo estas komuna posedo de tuta homaro.