Kopi-skribilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Kopi-krajono estas skribilo kun akvosolvebla kolora grafitaĵo. Kiel ĉirkaŭaĵo estas ofte uzata ligno kiel ĉe normalaj krajonoj.

Klasika Kopi-krajono (»Kosmos«, Josef Schropp Regensburg

[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En Germanio ekde 1862 estis leĝo, ke komercistoj devis prezervi kopiaĵon aŭ mane faritan duplikaton de ĉiuj de ili dissenditaj oficialaj leteroj.[2]

La invento de la metodo malseka kopio en 1870 de James Watt (la sama, kiu plibonigis la vapormaŝinon), ebligis la faron de kopioj helpe de specialaj skrib-inkoj. Poste en 1856 William Henry Perkin sintezigis la metilkoloron "metilvioleto" kiu povis esti integrita en la grafitaĵon de skribiloj. La unua kopi-skribilo estis fabrikita 1875 de la germana kompanio Schwan (nun Schwan-STABILO). Kopi-skribiloj ebligas fari aŭtentikajn kopiojn, do laŭleĝajn dokumentojn

Aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Produktado[redakti | redakti fonton]

Detalojn vidu en[3]. La materialoj estas parte venenaj.

Atentiga teksto

Pro la eblaj danĝeroj la kompanio ... aldonis la atentigan tekston al siaj skribiloj.

Danĝeroj[redakti | redakti fonton]

Piko per kopi-skribilo povas enigi venenan materialon en la vundon, kio povas efiki venenigon kaj malrapide evoluiĝintajn damaĝojn de la fingro.[4] Tial estas rekomendinde:

  • dum transporto kaj stokigo surmeti ŝirmilon (vidu la bildon)
  • ne pintigi duflanke
  • ne forĵetu aŭ forblovu detranĉaĵojn post pintigo.[5]Rilate venenigeblo. (en germana)[6]

Kiel apliki[redakti | redakti fonton]

Oni povas fari kelkajn kopiojn de la dokumento. Por tio, oni metu sur ĝin malsekan, prefereble maldikan kaj transparentan (travideblan) paperon kaj alpremu ĝin, eble helpe de guma rulcilindro. La malseka papero ensuĉas koloron. Tra tiu transparenta papero oni povas legi ĝuste direktitan kopion.

Simile estis la proceduro je la kopi-premilo de James Watt.

Post disvastiĝo de la skribmaŝino tiu kopimetodo rapide ne plu estis aplikita, ĉar oni povis fari facile dum la skribado de la dokumento traskribaĵojn helpe de karbopapero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hinweis zur Fa. J. Sch. Regensburg: http://www.brandnamepencils.com/brands/jsregensburg/index.shtml
  2. (nun: § 238 Abs. 2 Handelsgesetzbuch).
  3. E. Schwanhäußer en: Ullmanns Encyklopädie der technischen Chemie, W. Foerst (Hrsg.), Urban und Schwarzenberg, München, 3. Auflage, 1964: Bleistifte, Farbstifte, Kopierstifte, 343–347 (en germana).
  4. Pri kuracado kaj evoluo de vundoj per kopi-skribiloj: L. Löffler, Langenbeck's Archive of Surgery, 257, 1942, 80–99.
  5. http://www.meb.uni-bonn.de/giftzentrale/slexikon/kopierst.html
  6. Berufsgenossenschaft der chemischen Industrie, Kopi-skribilo, atentiga folio de la profesia asekuro G14, 1940. citaĵo en: Ullmanns Encyklopädie der chemischen Technologie. en germana