Kopirajta simbolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La signo © estas la simbolo de protekto de aŭtorrajto. Ĝi konsistas el cirklo ĉirkaŭ litero "C" kaj deriviĝas la la komenca litero de la angla vorto copyright = kopirajto.

"©" havas la numeron 169 (deksesume A9) en la kodo ISO 8859-1 kaj Unikodo, sed ne estas ekzemple en ISO 8859-3. En HTML ĝi estas reprezentebla per "©". La tipografia sistemo LaTeX produktas ĝin el la enigo "\copyright ". Kie la ĝusta simbolo ne estas disponebla, oni foje uzas "(C)" aŭ "COPR".

La projekto GNU enkondukis[Dubinda teksto] "malan" simbolon — simbolon de copyleft (kopilefto, kopilaso, rajtocedo), kiu estas spegulaĵo de la aŭtorrajta simbolo.